El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana ekonomikisto: Aliĝinte al MKO, Ĉinio akcelis sian ekonomian disvolvon kaj puŝis la mondan ekonomion

| 2018-07-04
Bookmark and Share

   La 28an de junio, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio kaj Monda Komerca Organizo (MKO). Estas la unua fojo, ke Ĉinio aperigis blankan libron pri tiu temo. Post aliĝo al MKO, Ĉinio agadas laŭ la koncepto de libera komerco, plenumas sian promeson, grandskale malfermas sian merkaton, efektivigas pli vastan reciprokprofiton kaj kungajnon, kaj montras respondecon de granda lando en pordomalfermo.


    Fremdlandaj fakuloj kaj kleruloj diris, ke en 17 jaroj post aliĝo al MKO, Ĉinio grandskale reduktis doganpagon, malfermis sian merkaton kaj aldonis grandan movforton al la monda ekonomio. Aliĝo de Ĉinio al MKO disvolvis ĉinan ekonomion kaj favoris aliajn popolojn, precipe tiujn de evoluantaj landoj. Pliiĝo de pordomalfermo akcelos komunan disvolvon de la mondo kaj kreos pliajn ŝancojn por ke aliaj landoj kundividu la dividendojn de ĉina disvolvo.



    Tsuyuguchi Yosuke, profesoro de sekcio pri ekonomiko sub Teikyo-Universitato de Japanio, diris, ke estas laŭdinde, ke aliĝinte al MKO, Ĉinio grandskale reduktis doganpagon, plu malfermis sian merkaton kaj serioze observis rilatajn regulojn de la organizo. Precipe en intertraktado de MKO en Daŭho, Ĉinio partoprenis en ĉiuj intertraktadoj kaj ludis substancan rolon por solvi la zorgatan demandon de plej subevoluintaj landoj kaj ĉiuflankajn malakordojn kaj puŝi la atingon de interkonsento. "En 2017 la komerca sumo de Ĉinio okupis la monde unuan lokon, interalie sumo de ĝia importado okupis la duan lokon en la mondo, kaj tiu de eksportado la unuan lokon en la mondo. Post aliĝo al MKO, Ĉinio multe importis. Ni povas diri, ke post aliĝo al MKO, Ĉinio ne nur akcelis sian propran ekonomian disvolvon, sed ankaŭ puŝis la disvolvon de la monda ekonomio."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments