El Popola Ĉinio>头条新闻>

Franca ekonomikisto Sylvie Matelly: Aliĝinte al MKO, Ĉinio akcelis disvolvon de plurflanka komerca sistemo

| 2018-07-03
Bookmark and Share

    La 28an de junio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio kaj Monda Komerca Organizo (MKO). Estas la unua fojo, ke Ĉinio aperigis blankan libron pri tiu temo. Post aliĝo al MKO, Ĉinio agadas laŭ la koncepto de libera komerco, plenumas sian promeson, grandskale malfermas sian merkaton, efektivigas pli vastan reciprokprofiton kaj kungajnon, kaj montras respondecon de granda lando en pordomalfermo.



    La franca ekonomikisto Sylvie Matelly, vicdirektoro de la Instituto de Internaciaj Rilatoj kaj Strategioj en Francio, diris: "Aliĝinte al MKO, Ĉinio akcelis disvolvon de plurflanka komerca sistemo, fariĝis fonto de movforto por la disvolvo de la monda ekonomio, havis pozitivan kaj profundan influon sur la direkto de la monda ekonomio. Nun leviĝas protektismo kaj oftiĝas kontraŭtutmondiĝa penso, tamen Ĉinio firme defendas MKO kaj plurflankan komercan sistemon." Ŝi diris, ke la prelego de ĉina prezidanto Xi Jinping en la jara kunveno de la Monda Ekonomia Forumo estas neforgesebla, kaj ĝi montras la direkton por la kunlaboro inter diversaj landoj okaze de defio al ekonomia tutmondiĝo kaj plurflanka komerca sistemo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments