Nova Ĉin-Laosa Amikeco-lernejo en konstruado
En la 26-a de junio, en Ĉin-Laosa Amikeco-lernejo de Oudomxay-provinco, lernantoj faris prezenton en la diplomiĝa ceremonio.
La Ĉin-Laosa Amikeco-lernejo, konstruita en 2006, konsistas el infanĝardeno, elementa kaj meza lernejoj, kie la tuta instruado estas en la lingvoj ĉina kaj laosa. Nun la lernejo havas pli ol 1100 lernantojn en 26 klasoj, inter kiuj 60% estas laosanoj.
Nova Ĉin-Laosa Amikeco-lernejo de Oudomxay-provinco en konstruado
La 25-an de junio, lernantoj lernis en la Ĉin-Laosa Amikeco-lernejo de Oudomxay-provinco.
Nun la nova lernejo estas en konstruado. Laŭplane ĝi estos finkonstruita kaj ekfunkciigita en septembro de tiu ĉi jaro. Tiam la lernejo fariĝos pli ampleksa, kun infanĝardeno, elementlernejo, mezlernejo, supera mezlernejo kaj metilernejo.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat