El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina pordmalfermeco superas tiun promesitan al MKO

| 2018-07-02
Bookmark and Share

Haveno de Qingdao en la 4-a de majo


    Ekde la 1a de julio, kiam ĉinoj aĉetas importitan aŭton, ili povas ricevi doganan rabaton. Por aŭtoj, la tarifoj reduktiĝis de 25% kaj 20%  al 15%. Por aŭtopartoj, la tarifoj estas reduktitaj de 8%, 10%, 15%, 20% kaj 25% al 6%.


    Malaltigo de la tarifo por aŭtoj estas parto de la agadoj de Ĉinio por malaltigi tarifojn. Ĝi estas ankaŭ unu el la promesoj de Ĉinio al Monda Komerca Organizo (MKO).


    Fakte, en 2010 ĉina promeso malaltigi tarifon jam estis plenumita. La ĝenerala tarifo malkreskis de 15.3% en 2001 ĝis 9.8%, kun reduktiĝo je 36%.


Pekino, ĉefsidejo de Azia Infrastruktura Investa Banko

 

    Ne nur en malaltigo de tarifoj, en redukto de netarifaj baroj kaj malstreĉo de rajtoj pri ekstera komerco, Ĉinio ankaŭ realigis siajn promesojn. En la kampo de serva komerco, Ĉinio iom post iom malfortigas la eniran postulon al eksterlanda kapitalo, kaj nuligis la limigojn pri servaj loko kaj nombro. Pro tio, eksterlandaj firmaoj povas grandigi siajn servojn en pli vasta kampo. 


    Ĉijare en aprilo, dum Boao-a Forumo por Azio, Ĉinio prezentis serion de novaj rimedoj por vastigi pordmalfermon: malstreĉi la limigon pri starigo de financaj institucioj investitaj de eksterlandoj, vastigi la servokampojn de tiaj kompanioj kaj kunlaborojn inter ĉinaj kaj eksterlandaj financ-merkatoj. 


    Pri protekto de intelekta proprieto, post aliĝo al MKO, Ĉinio starigis kaj perfektigis leĝojn pri intelekta proprieto. Ĉi-jare refondiĝis Ŝtata Oficejo pri Intelekta Proprieto, sekve plifortiĝis leĝplenumado. Ĝis nun Ĉinio jam aliĝis al preskaŭ ĉiuj ĉefaj internaciaj konvencioj pri intelekta proprieto en la mondo. Kaj Ĉinio subskribis kun 23 landoj kaj regionoj la interkonsenton “Patenta Efektivigo de Rapidvojo”.


    Pascal Lamy, eks-ĝenerala direktoro de MKO, plurfoje taksis Ĉinion per“A+”en plenumado de ĝiaj promesoj al MKO.


    Laŭ Song Hong, esploristo de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, Ĉinio ne nur plenumis siajn promesojn al MKO, sed ankaŭ faris pli multajn aferojn por plua pordmalfermo.


La 13an de junio, 2018, 160 importitaj aŭtoj atingis Xi'an per Ĉina-Eŭropa trajno.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments