Ĉina akupunkturo en Irako
En la malgranda duetaĝa konstruaĵo en la distrikto Karrada de Bagdado, ĉefurbo de Irako, iraka akupunkturisto Sabbah traktas pacientojn, kiuj venis pro lia reputacio, per sendolora akupunkturo, elektronika terapio, kupado ktp.. Ekde 1997, Sabbah multfoje vizitis hospitalojn pri ĉina medicino en Pekino kaj Shanxi-provinco por lerni akupunkturon. Post la studoj li malfermis privatan ĉin-medicinan klinikon en sia lando. Krome, li ankaŭ estis komisiita de la registaro por trejni lokajn akupunkturistojn. En Irako, kie ne estas sufiĉaj medikamentoj, ĉina akupunkturo fariĝis unu el la elektoj de lokanoj en kuracado.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat