El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa japana ĉefministro donacis al Ĉinio 4175 antikvajn librojn

| 2018-06-28
Bookmark and Share



    La 26-an de junio okazis en Pekino librodonaca ceremonio inter japana muzeo Eisei Bunko kaj la Ŝtata Biblioteko de Ĉinio. La librodonaco estas grava parto de aktivaĵoj por celebri la 40-an datrevenon de la subskribo de traktato pri paco kaj amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Ĝin ĉeestis Morihiro Hosokawa, eksa ĉefministro de Japanio kaj nuna ĉefdirektoro de la muzeo, kaj Luo Shugang, ĉina ministro pri kulturo kaj turismo. 


    La 4175 donacitaj libroj apartenas al 36 specoj, inter kiuj 25 estis eldonitaj en Ĉinio kaj 11 en Japanio. Aparte menciindaj estas la "50 volumoj de rafinitaj libroj" verkitaj de Wei Zheng (580–643) kaj aliaj kleruloj. Ili temas pri ĉinaj dokumentoj pri antikvaj politikoj, kaj malaperis en la fino de la dinastio Tang (618–907), sekve dum mil jaroj ĉinoj ne povis vidi la librojn. Dank' al Kentō-shi, japana sendito al la dinastio Tang, tiuj libroj estis transportitaj al Japanio. Okaze de la librodonaco, la ĉina biblioteko aranĝis koncernan ekspozicion, kiu daŭros unu monaton kaj senpage malfermiĝas al la publiko.


    En sia salutparolo, Morihiro Hosokawa diris, ke li tre ĝojas, ke pro ambaŭflankaj klopodoj la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio revenis al normala vojo. Li volas, samkiel antaŭe, kontribui al la profundigo de kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter ambaŭ landoj.


    Sekvatage, en la gazetara konferenco de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Lu Kang, proparolanto de la ministerio, diris, ke Ĉinio alte taksas la bonkoran donacon de sinjoro Morihiro Hosokawa, kaj esperas ke diversaj rondoj de ambaŭ landoj daŭre faros diversmanierajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn por pliigi interkomprenon kaj amikecon kaj kune antaŭenpuŝi la daŭran plibonigon kaj disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments