El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona universitato akceptos ĉinajn lernantojn laŭ rezultoj de enir-ekzamenoj por ĉinaj universitatoj

| 2018-06-21
Bookmark and Share


    La 13an de junio la Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke por allogi pli da ĉinaj studentoj al si, la usona universitato New Hampshire akceptos peton de ĉinaj lernantoj kun rezultoj de enir-ekzamenoj de ĉinaj universitatoj, tial ĝi fariĝos la unua ŝtata universitato de Usono, kiu taksos la kandidatojn laŭ rezultoj de enir-ekzamenoj por ĉinaj universitatoj.


    La donitaĵoj el la federala registaro de Usono montris, ke plejmulto de la eksterlandaj studentoj en Usono venas el Ĉinio, kaj nun ĉirkaŭ 377 mil ĉinoj lernas en Usono.


    Union Leader, amaskomunikilo de New Hampshire, raportis, ke lastjare estis 781 eksterlandanoj studantaj en la universitato New hampshire, duoble ol antaŭ kvin jaroj, kaj interalie 357 estas ĉinoj.


    Erika Mantz, proparolanto de la universitato, diris, ke la projekto celas allogi pli da elstaraj lernantoj el la tuta mondo. "La akcept-normo de la universitato estos pli malstreĉa."


    Laŭ la pet-proceduro, krom livero de rezultoj de enir-ekzameno al la universitato, la kandidatoj devas ekzameniĝi pri la angla lingvo, partopreni videan intervjuon kaj montri la raportojn de superaj mezlernejoj pri rezultoj.


    Mantz diris, ke la fina normo ankoraŭ ne estas decidita, tamen ĉinaj lernantoj eventuale devas partopreni ankaŭ la teston de usonaj kolegioj aŭ tiun de stud-taksado. 


    La raporto diris, ke ankaŭ la Universitato de San-Francisko havas similan projekton. Ĉinaj lernantoj eĉ ne bezonas partopreni normaligan ekzamenon en Usono. Ili povas kandidatiĝi nur post livero de rezultoj de enir-ekzamenoj al ĉinaj universitatoj, raportoj de superaj mezlernejoj pri rezultoj kaj sukceso en anglalingva intervjuo.


    La projekto por alilandaj studentoj en usonaj universitatoj postulas pagon de la totala lernokotizo, kaj tio estas grava enspezofonto de usonaj universitatoj. La jarkotizo por lernado kaj loĝado en la universitato New Hampshire kalkuliĝas al 45 mil usonaj dolaroj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments