El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona amaskomunikilo: en Ĉinio la kredita sistemo vastiĝas al ĉiutaga vivo

| 2018-06-21
Bookmark and Share


    La 18-an de junio la usona instituto Brookings publikigis en sia retejo artikolon, kiu montras ke nun en Ĉinio la kredita sistemo vastiĝas al ĉiutaga vivo.



    Laŭ la artikolo, en majo, la utiligo de kredita sistemo jam etendiĝis al turismo: ĝi limigas aĉeton de aviadila aŭ trajna bileto por tiuj ĉinaj civitanoj, kiuj havas malaltajn kreditajn poentojn. Ĉinio jam deklaris, ke la informoj de ĉiuj ĉinaj civitanoj (1.35 miliardoj) estos registritaj en tiu ĉi sistemo ĝis 2020. La limigo al vojaĝo de malbonkreditaj civitanoj estas nur unu el la plenumotaj rimedoj. La sistemo similas al tiu de Usono pri kreditaj poentoj, sed la punaj rimedoj estos pli diversaj.


    En Ĉinio, ankaŭ informoj de firmaoj estos en rilata kredita sistemo. Tiuj firmaoj, kiuj ĝustatempe pagas impostojn kaj obeas regulojn, povos ricevi pli favoran monprunton kaj pli facile sukcesi en adjutikado. Male, tiuj, kiuj havas malbonan krediton pro vendo de malbonkvalitaj aŭ malsekuraj produktaĵoj, ne povos ĝui favoran traktadon.


    La kredita poento estas ne nur atesto de ĉinaj civitanoj por ĝui specifajn servojn, sed ankaŭ prezento de ies kvalito. Ĝi celas premii bonajn civitanojn kaj puni tiujn, kiuj havas malbonan reputacion.


Verkita de Jack Karsten

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments