El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Francaj esperantistoj vizitis Artkolegion de Kunming

| 2018-06-21
Bookmark and Share

    Tagmeze de la 19a de junio la franca esperantista paro Alexandre ANDRE (Alekso) kaj Camille BONNEVIE (Kamija) atingis la Artkolegion de Kunming, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. 



    Akompanataj de la ĉinaj esperantistoj Zhang Lianjin kaj Liu Baoguo kaj la itala esperantisto Alessandra Madella, ili promenis en la kampuso de la kolegio kaj konis ĝiajn fondiĝon kaj disvolviĝon. 


    Posttagmeze Duan Yongxing, prezidanto de Yunnan-a Esperanto-Asocio kaj ĉefo de la kolegio, akceptis la francajn gastojn, kaj ili kune vespermanĝis.



    Post vespermanĝo, la franca paro interagis kun studentoj, kiuj lernas Esperanton en la kolegio.



    La francaj esperantistoj ankaŭ rigardis prezenton de la Internacia Filharmonia Orkestro de la Artkolegio de Kunming en Yunnan-a Granda Teatro.



el Zhang Lianjin

Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments