Defendaj Ministerioj de Korea Respubliko kaj Usono kune anoncis provizoran nuligon de milit-ekzerco planita en aŭgusto
Por realigi la sennukleigon de la duoninsulo kaj la pacon, la Defenda Ministerio de Usono anoncis en la 19a, ke Korea Respubliko kaj Usono decidis ne okazigi la komunan milit-ekzercon "Ulchi-Freedom Guardian" (Ulchi-Libereca Gardisto) en aŭgusto. Tio estas la unua fojo en la lastaj 28 jaroj, ke Korea Respubliko kaj Usono nuligas milit-ekzercon. Estas ankoraŭ neklare, kion Korea Demokratia Popola Respubliko poste faros por sennukleigo.
En la 17a de junio, usona Prezidento Donald Trump publikigis la jenan mesaĝon en Twitter: "haltigi la milit-ekzercon dum la intertraktado estas mia decido. Ĝi povas komenci tuj, se la intertraktado fiaskos, sed mi esperas ke tio ne okazos."
Redaktoro: Zhao Wenqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat