El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj packonservaj trupoj faris min-balaadon en Libano

| 2018-06-15
Bookmark and Share


    La 11-an de junio laŭ la loka tempo, laŭ postulo de la portempaj trupoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Libano, la inĝeniera taĉmento de la 17-aj packonservaj trupoj de Ĉinio al Libano iris al la landlimo inter Libano kaj Israelo por unuafoja min-balaado kaj liberigis minbaritan terenon de preskaŭ 2 000 kvadrataj metroj.  




    Laŭraporte, la trupoj amplekse efektivigis laborojn, kiel konservo de inĝenieraj instalaĵoj, humanisma helpo ktp., ene de du semajnoj post sia alveno. Krome, ili anticipe ricevis kvalifikojn pri min-balaado kaj forigo de eksplodaĵoj en nur ok labortagoj, kio fariĝis nova rekordo pri ricevo de ambaŭ kvalifikoj en la plej mallonga tempo, kaj samtempe la trupoj fariĝis unu el la du de la pli-ol-40-landaj packonservaj fortoj, kiuj havas la du kvalifikojn. Laŭ estro de Kunordiga Centro de Minbalaa Misio de UN, ĉinaj packonservaj trupoj estas la plej bona en min-balaado.  


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments