El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fervojistoj el 13 landoj kolektiĝis en la "stir-lernejo pri altrapida trajno" en Ĉinio

| 2018-06-14
Bookmark and Share

    La 12-an de junio, fervojistoj el 13 landoj, inkluzive de Egiptio, Palestino, Ganao, Kamerunio, Jordanio, Zambio, Kenjo, Etiopio, Mongolio, Tajlando, Srilanko, Laoso kaj Uzbekio, kune iris en la trejnejon pri funkciado de altrapida trajno en Wuhan de Ĉinio.


Laboranto demonstras al diverslandaj fervojistoj stiradon de altrapida trajno.


    La supre menciitaj landoj alte taksas la disvolvadon de altrapidaj trajnoj en Ĉinio. Kelkaj el ili faras rilatan kunlaboron kun Ĉinio, kaj aliaj planas disvolvi tiajn trajnojn en siaj landoj.


Fervojisto el Ganao rigardas la modelon de altrapida trajno "Fuxing".


    Laboranto de ĉina fervoja grupo diris, ke la ĉi-foja trejnado signifas ke Ĉinio kaj aliaj evoluantaj landoj faras pli profundajn, vastajn kaj pragmatajn interŝanĝojn pri kunlaborado en la kampo de fervoja konstruado kaj administrado.


Laboranto klarigas administradon de altrapida trajno.


    Per surloka observo kaj praktiko de simula stirado, diverslandaj fervojistoj plue konis la atingojn, spertojn kaj progresintajn teknikojn de ĉina fervojo.


Fervojisto el Jordanio simulas stiradon de altrapida trajno.


Fervojisto el Kenjo faras simulan stiradon.


    La trejnejo estas bazo ĉefe por teknikistoj kaj administrantoj de altrapida trajno, kaj ĝi estas rigardata kiel "stir-lernejo pri altrapida trajo". Dank' al la iniciato "La Zono kaj Vojo", ekde 2015 la trejnejo okazigis 14 kursojn por pli ol 400 fremdlandaj fervojistoj. 


Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments