El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Parizo la ekspozicio "40-jaroj de ĉina dezajno: daŭrigo kaj novigo "

| 2018-06-13
Bookmark and Share


    La 12-an de junio laŭ la loka tempo, en Parizo, Francio, estis malfermita la ekspozicio "40-jaroj de ĉina dezajno: daŭrigo kaj novigo ". La ekspozicio estas kune organizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, kaj komune entreprenita de redakcio de El Popola Ĉinio, Gazetara Grupo Novaĵoj de Eŭropo kaj la franca ĵurnalo Le Figaro. En la malferma ceremonio partoprenis 150 gastoj el kultura, eduka, dezajna kaj arta kampoj de Ĉinio kaj Francio. 


    Song Xiewei, estro de Dezajna Lernejo de la Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, diskonigis la artan fonon kaj ideon pri la ekspozicio kaj trajtojn de la artaĵoj. Li diris, ke la ekspozicio prezentis la disvolviĝon kaj aspekton de ĉinaj dezajn-arto kaj edukado pri dezajno dum la lastaj 40 jaroj ekde reformo kaj pordmalfermo. La reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio antaŭenigis ĉinan dezajnon, kaj la reformo kaj esplorado en la ĉina dezajno-rondo ankaŭ reflektis la ŝanĝon de koncepto en la procezo de reformo kaj pordmalfermo. 



    Olivier Peyricot, fama dezajnisto de Francio, diris en sia parolado, ke kiel unika formo de komunikado, dezajno antaŭenigis kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Francio per kolizio de diversaj ideoj el edukado, kulturo kaj amaskomunikiloj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments