El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atingoj de arkeologia kunlaboro inter Ĉinio kaj Uzbekio

| 2018-06-13
Bookmark and Share

    Laŭ raporto de China Daily en la 11-a de junio, arkeologia kunlaboro inter Ĉinio kaj Uzbekio jam havas kelkajn atingojn. Laŭ fakuloj, la Rabat-tombejo en suda Uzbekio estas restaĵo de la nomada tribo Darouzhi. Tiu rezulto riĉigis kognojn pri kulturaj restaĵoj de la antikva Silka Vojo.


    Laŭ koncernaj dokumentoj, Darouzhi ekzistis en nordokcidenta Ĉinio en la 2-a jarcento a.K. Poste ĝi migris al Centra Azio. Antaŭ pli ol 2 mil jaroj, imperiestro de la dinastio Okcidenta Han (206 a.K -- 24 p.K) sendis Zhang Qian al Okcidentaj Regionoj por kune kun Darouzhi en Centra Azio kontraŭbatali hunojn. Tio markis la komencon de la brila historio de la antikva Silka Vojo.


Reprezentantoj de Ĉinio kaj Uzbekio kiuj partoprenis en la Kunveno de Arkeologia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Uzbekio kunfotiĝas ĉe ruino de la tombejo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments