Kazaĥa politikisto: Landoj de ŜKO povas disvolvi komercan kunlaboron per la platformo de "La Zono kaj Vojo"
Antaŭ kvin jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping iniciatis "La Zonon kaj Vojon", kaj la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pozitive reagas al tiu saĝa iniciato. En la pasintaj pintkunvenoj de ŜKO, ŝtatestroj de ŜKO-membroj esprimis subtenon al ĝi.
Yerlan Karin, prezidanto de Kazaĥa Konsilio de Internaciaj Rilatoj, diris: "La iniciato 'La Zono kaj Vojo', lanĉita de Ĉinio, starigis por ni komunan platformon. Ni konscias, ke ni povas kune pavimi vojojn kaj starigi ponton de komunikado kaj kunlaboro. Mi pensas, ke sub la fono de 'La Zono kaj Vojo', landoj de ŜKO povas pli bone disvolvi komercan kunlaboron per la platformo."
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat