Ĝenerala sekretario de ŜKO: Proponoj antaŭenigas kunlaboron inter membrolandoj de ŜKO
Plejparto de la membroj, observantoj kaj dialogaj partneroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) estas landoj laŭlonge de la antikva Silka Vojo. Ĉinaj kaj eksterlandaj fakuloj kaj kleruloj opinias, ke la disvolvo de "La Zono kaj Vojo" donas grandan ŝancon por plua disvolvo de ŜKO.
Rashidi Alimov, ĝenerala sekretario de ŜKO, diris: "En la lastaj jaroj la membrolandoj de ŜKO elmetis proponojn por antaŭenigi kunlaboron inter si, kaj la plej grava propono estas "La Zono kaj Vojo" elmetita de ĉina prezidanto Xi Jinping. Ni vidas, ke tiu propono integriĝas al disvolv-strategioj de aliaj membroj de ŜKO. Kiel dirita de ĉina gvidanto, 'La Zono kaj Vojo' ne estas solula ludado, sed simfonio. Integriĝo de diversaj disvolv-strategioj kaj proponoj donas al ni bonan efikon por kunlabora disvolvo."
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat