Ĉina esploristo: Kial “ŝanhaja spirito” daŭre evoluas?
Sun Zhuangzhi, ĝenerala sekretario de Esplora Centro pri ŜKO de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, publikigis, en la sepa de junio, artikolon pri la evoluo de "ŝanhaja spirito". Li opinias, ke internacia situacio pri ekonomio kaj sekureco multe ŝanĝiĝas, kaj nun la ĉirkaŭa medio de ŜKO-landoj estas alia ol tiu de la epoko de ĝia fondiĝo. En ĉi tiu stato, “ŝanhaja spirito”estas pli grava por estigo de interkonsento inter novaj kaj malnovaj membroj. Unuflanke oni devas daŭrigi la proponitajn principojn; aliflanke oni devas senĉese riĉigi ilin laŭ postulo de nova situacio.
Unue, “ŝanhaja spirito”povas integriĝi al novaj ideoj de ŜKO-membroj. Ekzemple, la ideoj pri homara komunumo de komuna estonteco kaj pri tutmonda administrado surbaze de interkonsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna profito, kongruas kun la “ŝanhaja spirito”.
Due, ĝi adaptiĝas al multflanka kunlaboro.
Trie, ĝi kongruas kun la malfermeco de ŜKO.
Redaktoro:Zhao Wenqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat