El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidentoj de Kazaĥio, Kirgizio kaj Pakistano: ŜKO estos nova modelo de internacia kunlaboro

| 2018-06-08
Bookmark and Share


    En la 9-a kaj 10-a de junio okazos la 18-a Pintkunveno de ŜKO (Ŝanhaja Kunlabora Organizo) en la urbo Qingdao de la provinco Shandong de Ĉinio. Lastatempe, la ŝtatestroj de ŜKO-membrolandoj esprimis siajn atendojn pri la disvolvo de la organizo.


    Kazaĥa prezidento Nursultan Abishevich Nazarbayev diris, ke la "ŝanhaja spirito" aprobita de ŜKO-membroj estas la plej grava frukto de la organizo post ĝia fondiĝo.


    Pakistano estas novulo de ŜKO, kiu ĵus membriĝis. Mamnoon Hussain, pakistana prezidento, diris, ke sub la gvido de "ŝanhaja spirito", ŜKO estos la nova modelo de internacia kunlaboro.


    Kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov diris, ke en la 18-a Pintkunveno de ŜKO, rilataj ŝtatestroj kune faros novajn projektojn por akceli komunan disvolvadon de la membroj de ŜKO.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments