La graveco de Ŝanhaja Kunlabora Organizo por Azio kaj la mondo
Inter la 9-a kaj 10-a de junio, la ĉina urbo Qingdao, en Shandong-provinco, gastigos la ĉijaran pintkunvenon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).
Antaŭ ol migri al Ĉinio mi ne sciis pri la ekzisto de ŜKO, kaj la kialo estas simpla: brazilaj amaskomunikiloj ne atentas pri ĝi, kaj la ĉefa fonto de informoj pri ĝi portugallingve estas la brazila retejo de la rusa novaĵagentejo Sputnik. Mi tamen malkovris ke brazilaj fakuloj pri aziaj studoj atentas pri ŜKO kaj jam aperigis artikolojn pri ĝi, en kiuj ili substrekas la gravan geopolitikan rolon de tiu organizaĵo kaj kritikas la mankon de atento pri ĝi flanke de Brazilo.
ŜKO estis fondita en 2001, kiam Uzbekio estis akceptita en la organizaĵo, antaŭe konata kiel Ŝanhaja Kvinopo, mekanismo estigita en 1996, de Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Rusio. En 2017, Hindio kaj Pakistano estis anoncitaj kiel novaj membroj de ŜKE, tiel ke la organizo nun havas ok membrolandojn.
Laŭ Erik Herejk Ribeiro, doktoro pri Internaciaj Strategiaj Studoj, la usona strategio por kontraŭbatali terorismon en mezoriento rezultis en kreskado de politika malstabileco en Afganio kaj Irako, stimulis radikaliĝon kaj kreskigis la influon de terorismaj grupoj en la regiono. Plie, Usono klare montris, ke lia celo estis remodeli sociojn, kiuj estas tute fremdaj al usonaj kutimoj. La strategio de ŜKO estas tute alia: ĝi klopodas solvi regionajn problemojn per plibonigo de regadkapablo, firmigo de nacia suvereneco, solvado de disputoj per interkonsiliĝo kaj kunlaboroj por komuna disvolviĝo, kaj tio igas ĝin la plej taŭga organizo por helpi tiujn landojn, kaj nun, kiam Usono retiriĝas de Afganio, la membriĝo de Hindio kaj Pakistano en ŜKO faciligas la estigon de efika helpo al tiu lando. Plie, la kresko de kunlaboroj inter Hindio kaj Pakistano kadre de ŜKO povas plibonigi la rilatojn inter tiuj landoj. Tiuj gravegaj celoj estas esencaj por garantii pacan kaj sanan disvolvon de Eŭrazio.
Ribeiro ŝajne faris tiun aserton surbaze de la Deklaro de Ŝtatestroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, aprobita en 2015 en Kazaĥio, dum Pintkunveno de ŜKO. Tiu deklaro entenas la ĉefajn zorgojn kaj principojn de la organizo, inter kiuj estas substrekindaj la multflanka kunlaboro surbaze de la principoj de egaleco kaj reciproka respekto, ne-interveno en internaj aferoj de suverenaj landoj, ne-konfronta pensmaniero, demokratiigo de internaciaj rilatoj, kuna penado por paco kaj sekureco kaj dilvolvado de nova modelo de sekureco surbaze de reciproka fido, reciproka profito, egaleco kaj kunlaboro.
Egaleco kaj reciproka profito estas kutimaj en kunlaboroj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj tio havas grandan signifon en nia epoko, kiam kreskas pledoj por pli justaj kaj egalecaj internaciaj rilatoj. UN-sistemo estas grava historia atingo, tamen la fakto, ke en ĝia Sekureca Konsilio kelkaj landoj rajtas unuope vetoi decidojn de la plejmulto, kaj la fakto ke multaj decidoj de UN estas simple ignorataj sen ajna konsekvenco, kiel ekzemple tiu pri ĉeso de usonaj embargoj al Kubo, kiujn Usono tamen daŭrigas, kreas senton de senpoveco kaj malekvilibro, kaj sekve kreskas pledoj por drastaj ŝanĝoj en UN-sistemo. Dum Rio+20, en 2012, mi konatiĝis kun aktivuloj kaj politikistoj el diversaj landoj, kiuj klopodas por ke UN estu pli egaleca kaj inkluziviga. Ŝajnas al mi ke iniciatoj kiel ŜKO kaj “La Zono kaj Vojo”, povas esti bona bazo por konstruado de pli demokratiaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de reformita UN.
Novliberalisma tutmondiĝo rezultis katastrofa en la okcidento, ĝuste ĉar ĝi estas esence malegaleca kaj estigita surbaze de koloniisma pensmaniero, kiu taksas kiel afero absolute natura la ekspluatado de malfortaj landoj fare de la pli fortaj. ŜKO ekzistas surbaze de nova formo de tutmondiĝo, en kiu la nekonfronta pensmaniero ludas kernan rolon: landoj estigas kunlaborojn pensante pri reciproka profito, ne pri akiri avantaĝojn el la alia, kaj tiel ĉiuj povas kune ĝui stabilecon kaj prosperon.
Wikileaks antaŭ multaj jaroj malkaŝis al la mondo pruvojn pri tio, ke Usono spionis ne nur siajn malamikojn, sed eĉ siajn plej sincerajn amikojn, kiel Germanio kaj Japanio. Kiam lando ne plene fidas sian partneron kaj eĉ spionas ĝin post jardekoj de intensa kaj ampleksa kunlaboro, ĉu tia partnereco povas daŭri? Nur sincera amikeco kaj kunlaboremo inter landoj povas estigi plenfidan partnerecon, kiu povas konduki la homaron al stabila kaj sekura socio. Landoj havas armeojn simple pro tio, ke ili ne plene fidas aliajn, do la vojo al paco devas komenci per kresko de amikeco kaj interŝanĝoj inter landoj. Ni ĉiuj estas homoj, kiuj devas respekti la kulturan diversecon de la mondo kaj kunlabori en prizorgado de nia komuna hejmo, la planedo Tero. ŜKO estas interesa iniciato, kies disvolvado meritas atenton de la tuta mondo pro ĝia novstila kaj inspiriga strukturo.
ŜKO povas ludi gravan rolon kadre de la ĉina iniciato La Zono kaj Vojo, kaj ankaŭ kadre de Eŭrazia Ekonomia Unio. Ĝia sukceso povas atesti la efikon de horizontalaj rilatoj inter landoj kaj montri al la mondo la fruktojn de internaciaj kunlaboroj fokusantaj en komuna profito. En ŜKO mi vidas modelon pri disvolviĝo, kiu povas fariĝi la ĉefa en la estonteco.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat