El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona sekretario pri defendo: Usono ne retiros trupojn de la Korea Duoninsulo en proksima estonteco

| 2018-06-05
Bookmark and Share


    La 3-an de junio, James Norman Mattis, usona sekretario pri defendo, diris dum flugo el Singapuro reen al Vaŝingtono, ke Usono ne retiros trupojn de la Korea Duoninsulo en proksima estonteco. 


    Laŭ registraĵo el Usona Departemento de Defendo pri paroloj inter Mattis kaj amaskomunikiloj, Mattis diris, ke la temo pri trupoj-retirado estas preter nuna diskutado. Eble post 5 aŭ 10 jaroj, Usono kaj la Korea Respubliko revizios ĉi-tiun demandon. 


    Mattis ankaŭ menciis, ke dum la 17-a Dialogo de Shangri-La en Singapuro, li sentis, ke ĉiu flanko havas "surprize unuaniman" starpunkton pri antaŭenpuŝo de kompleta sennukleiĝo de la Korea Duoninsulo per diplomatia agado.


    La 2-an de majo, proparolanto de Cheong Wa Dae, la oficejo kaj oficiala loĝejo de prezidento de la Korea Respubliko, rimarkigis, ke responde al la diro, de Chung-in Moon, speciala asistanto de prezidento pri diplomatio kaj sekureco, pri tio, ke usona militistaro en la Korea Respubliko devas retiriĝi post subskribo de pac-interkonsento pri Korea Duoninsulo, Moon Jae-in, prezidento de la Korea Respubliko klare diris, ke la usona militistaro en la Korea Respubliko estas afero de la alianco inter la du landoj, kaj ne rilatas al la pac-interkonsento.  


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments