El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Dandong-a Esperanto-Asocio okazigis interŝanĝojn pri Esperanta instruado

| 2018-06-05
Bookmark and Share


    La 3-an de junio en la domo de la 14-a Mezlernejo de Dandong okazis interŝanĝoj pri Esperanta instruado: 18 esperantistoj el Pekino, Zhejiang, Jiangsu kaj aliaj lokoj de Ĉinio, kiuj atingis Dandong por partopreni en turisma grupo al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kune diskutis kun lokaj esperantistoj pri manieroj de Esperanta instruado kaj surloke faris instruan praktikadon.



    Profesoro Li Weilun, el Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, klarigis per ekzemploj uzadon de substantivoj kaj verboj de Esperanto, kaj prezentis la belecon de ĝia prononco. Per demandado kaj ekzemplaj frazoj, li kunagis kun la aŭskultantoj, helpis ilin altigi la nivelon de Esperanta parolado kaj fortigis ilian volon lerni kaj uzi la lingvon. Sinjorino Shi Xueqin, prezidanto de Zhenjiang-a Esperanto-Asocio de la provinco Jiangsu, kaj Li Zhongmin, membro de Hangzhou-a Esperanto-Asocio de la provinco Zhejiang, prelegis pri siaj spertoj en Esperanta instruado. Shi Xueqin kantis kun ĉeestantoj infanan kanton por ke ili havu la senton pri Esperanta prononco kaj memorado de vortoj. Tiu maniero kaptis ĉies atenton dum la tuta lernado.


    La esperantistoj de la turisma grupo kolektiĝis en la urbo Dandong antaŭ ekvojaĝi al KDPR. La vojaĝo celas disvastigi Esperanton kaj pliigi amikecon inter dulandaj popoloj.


Raportis: Shang Ying

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments