El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj eldonaĵoj en la Usona Libro-Ekspozicio 2018

| 2018-06-05
Bookmark and Share


    De la 30-a de majo ĝis la 1-a de junio okazis Usona Libro-Ekspozicio 2018 en Javits-a Kongresa Centro, en Novjorko.


    Specimenoj de 381 eldonaĵoj, kovrantaj kampojn kiel nuntempa Ĉinio, ĉina kulturo, ĉina literaturo, instruado de la ĉina lingvo, ĉina medicino kaj legaĵoj por infanoj, estis prezentitaj de eldonejoj sub Ĉina Internacia Eldona Grupo. Libroj en la angla lingvo okupis 80% de la eksponaĵoj. 


    La dua volumo de Xi Jinping:Regado de Ĉinio en multaj lingvoj estas la libro ĉefe eksponita de Ĉina Internacia Eldona Grupo dum la ĉi-foja ekspozicio. Tio estas la unuafoja apero, en usona libro-ekspozicio, de la dua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en multaj lingvoj kaj de la modifita versio de ĝia unua volumo en la ĉina kaj la angla lingvoj. Ilia apero vekis grandan atenton de internaciaj eldonejoj kaj lokaj amaskomunikiloj.


    Dum la ekspozicio, Ĉina Internacia Eldona Grupo kun pluraj alilandaj internaciaj organizoj subskribis interkonsentojn pri kunlabora eldonado. Ekzemple Sinolingua, branĉa eldonejo de Ĉina Internacia Eldona Grupo, kun la usonaj kompanioj OverDrive, la plej granda provizanto de retaj bibliotekoj en la mondo kaj platforma fondanto, kaj EPIC, profesia reta librolegejo por infanoj, subskribis interkonsentojn pri eksportado de kopirajtoj de ĉirkaŭ 200 libroj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


 


 


 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments