【E-Radio】Usona teamo alvenis en Korea Demokratia Popola Respubliko por prepari renkontiĝon inter gvidantoj de la du landoj.

| 2018-05-31
Bookmark and Share

   


    Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


    – Usona teamo alvenis en Korea Demokratia Popola Respubliko por prepari renkontiĝon inter gvidantoj de la du landoj.


    – Angela Merkel faris ŝtataferan viziton al Ĉinio.


    – Korea Demokratia Popola Respubliko detruis sian atombomban testejon en Punggye-ri.


    – Senŝofora kamiono estis testita en Ŝanhajo.


    La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


    – Usona teamo alvenis en Korea Demokratia Popola Respubliko por prepari renkontiĝon inter gvidantoj de la du landoj.


    La 27-an de majo, usona prezidento Donald Trump informis per Twitter, ke usona teamo jam alvenis en Korea Demokratia Popola Respubliko por prepari lian renkontiĝon kun Kim Jong-un, la plej supera gvidanto de KDPR. Ambaŭ landoj esperas, ke la renkontiĝo inter ambaŭ ŝtatgvidantoj okazu en Singapuro en la 12-a de junio. Laŭ raporto de la Korea Centra Novaĵ-agentejo, en la 27-a de majo Kim Jong-un renkontiĝis kun Moon Jae-in, prezidento de Korea Respubliko, en Panmunĵono, sur teritorio de KDPR. Kim Jong-un esprimis sian dankon al Moon Jae-in pro liaj penado kaj laboro por la renkontiĝo inter ŝtatgvidantoj de KDPR kaj Usono. Li esprimis ankaŭ sian "firman volon" pri la historia renkontiĝo kun la usona gvidanto.


    – Angela Merkel faris ŝtataferan viziton al Ĉinio.


    Germana kanceliero Angela Merkel vizitis Ĉinion kaj renkontiĝis en la 24-a de majo kun ĉina prezidento Xi Jinping kaj kun ĉina ĉefministro Li Keqiang en la Popola Halo de Pekino. Xi jinping diris, ke Ĉinio volas, kune kun Germanio, plie antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj. Li Keqiang substrekis la subtenon de Ĉinio al eŭropa integriĝo kaj ke la ĉina decido grandigi pordmalfermon povas krei novajn oportunojn por germanaj entreprenoj en Ĉinio. Melkel esprimis sian deziron plivastigi kunlaborojn kun Ĉinio en diversaj kampoj.


    – Korea Demokratia Popola Respubliko detruis sian nuklean testejon en Punggye-ri.


    La 24-an de majo, Korea Demokratia Popola Respubliko eksplodigis plurajn tunelojn kaj akcesoraĵojn de sia nuklea testejo Punggye-ri, kaj oficiale fermis tiun testejon. Raportistoj el Ĉinio, Rusio, Usono, Britio kaj Korea Respubliko akompanis la ceremonion kaj atestis la detruon de la testejo.


    – Senŝofora kamiono estis testita en Ŝanhajo.


    La 24-an de majo, la unua aŭtomata kamiono por senŝofora transportado finis sian teston sur fermita vojo de iu entrepreno de Ŝanhajo. Tiu ĉi senŝofora kamiono estas kune ellaborita de la kompanioj Suning kaj PlusAI. Ĝia ŝarĝpovo estas 40 tunoj, kaj supre de ĝia stirejo estas pluraj sensiloj, kiuj permesas al ĝi aŭtomate plani sian vojlinion, eviti ĝenaĵon kaj precize parki.


    Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments