El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlanda amaskomunikilo eksplikas miraklon de ĉina ekonomia disvolvo

| 2018-05-28
Bookmark and Share

    Kia estas la ekonomio de Ĉinio? La germana gazeto Die Zeit raportis, ke antaŭ pli ol 40 jaroj, pro la politiko pri reformo kaj pordmalfermo antaŭenigita de Deng Xiaoping, ĉinaj terkulturistoj povis terkulturi por si mem, kaj eksterlanda investo povis eniri en Ĉinion tra liberkomercaj zonoj en suda Ĉinio; hodiaŭ dek milionoj da kamparanoj liberiĝis el malriĉeco, vilaĝoj fariĝis modernaj urboj, kaj altrapidaj trajnoj iras inter metropoloj. Estas malfacile priskribi la rapidan disvolvon de la ĉina ekonomio, tamen ni povas bildigi tion per serio da donitaĵoj.


Poŝtelefona pago


    470 milionoj el 730 milionoj da poŝtelefon-uzantoj pagas sen monbiletoj


    Laŭ la germana gazeto Die Zeit, diĝiteco en la ĉiutaga vivo de ĉinoj estas tre matura. Ĝis la fino de 2016, entute 730 milionoj da ĉinoj retumis per poŝtelefono, tabulkomputilo aŭ tekkomputilo. 470 milionoj da homoj komencis uzi senmonbiletan pagadon, kaj la nombro kalkuliĝos al 500 milionoj estonte. Preskaŭ ĉiuj negocoj estos pageblaj per saĝa poŝtelefono. Ĉinio fariĝas senmonbileta socio.


    Elmigrintoj


    Sen laborforto, Ĉinio ne povas efektivigi ekonomian kreskon. En la fino de la 1970aj jaroj, la laborforto, nomita "elmigrintoj" en Ĉinio, komencis serĉi laboron en grandaj urboj kaj ekonomiaj zonoj en provincoj en sudorienta Ĉinio. Ili laboras ĉe ĉenstabloj kaj konstruejoj de domegoj, ŝoseoj kaj fervojoj. Ili estis nomitaj "elkamparaj laboruloj". Parto el ili okupis sin kiel surstrataj vendistoj, servistoj kaj laboristoj. La donitaĵoj montris, ke 52,9% de la elkamparaj laboruloj laboris en fabrikoj kaj 46,7% de ili laboris en serv-industrio en 2016.


Ŝanhajo


    15 urboj havas pli ol kvin milionojn da konstantaj loĝantoj


    15 ĉinaj urboj havis pli ol kvin milionojn da konstantaj loĝantoj ĝis 2015. Nun eble estas eĉ pli multe. La cifero ja estas alta. En Eŭropo nur Parizo, Londono kaj Moskvo havas tiom grandan loĝantaron. La gazeto Die Zeit diris, ke la ĉinaj metropoloj havas la trajtoj, ke la disvolvo de ĉefaj urboj interligas disvolvon de ĉirkaŭaj regionoj, kaj novaj loĝkvartaloj kun pli-ol-20-etaĝaj domoj estas ofte troveblaj en malgrandaj urboj. Kompare kun Brazilo, Sud-Afriko kaj aliaj landoj, ĉinaj urboj ne havas neregeblajn slumojn.


    3 400 miliardoj da usonaj dolaroj kiel fremdvaluta rezervo


    Neniu alia lando en la mondo havas tiom grandan fremdvalutan rezervon kiel Ĉinio. Nun Ĉinio havas 3 400 miliardojn da usonaj dolaroj kiel fremdvaluta rezervo. Kompare kun tio, Usono havas nur 125 miliardojn da usonaj dolaroj kiel fremdvaluta rezervo. Kiel la granda sumo estis akumulita? Kompare kun aliaj ĉefaj ekonomioj, Ĉinio havas grandan favoran komercan saldon, kaj varoj kaj servoj eksportitaj de Ĉinio estas pli multe ol tiuj importitaj de Ĉinio.


    115 el la 500 plej potencaj entreprenoj devenas de Ĉinio


    La ekonomia forto de Ĉinio estas videbla de grandskalaj ŝtataj ĉinaj entreprenoj. 115 el la 500 plej potencaj entreprenoj devenas de Ĉinio, kvankam multaj el ili estas fremdaj en la Okcidento. Ekzemple la jara vendosumo de la entrepreno Ŝtata Elektroenergia Reto, kun 900 mil laborantoj, kalkuliĝas al 315 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj ĝi okupis la duan lokon en la listo de 500 plej potencaj entreprenoj, tuj post la usona detala entrepreno Walmart.


    Ankaŭ la du kompanioj Ĉina Nacia Petrola Kompanio kaj Ĉina Sinopec aperis en la unuaj dek lokoj. La jara vendosumo de ili ambaŭ superis mil miliardojn da usonaj dolaroj. La germana aŭtokompanio Volkswagen kun jara vendosumo de 240 miliardoj da usonaj dolaroj okupis la sesan lokon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments