El Popola Ĉinio>头条新闻>

KDPR nuligis nord-sudan altnivelan interparolon en la 16-a de majo

| 2018-05-16
Bookmark and Share


    Laŭ raporto de la Korea Centra Novaĵ-agentejo en frumateno de la 16-a de majo, pro provokaj kaj alfrontaj kondutoj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) fare de Korea Respubliko kaj Usono, kiel grandskala komuna milita ekzerco, KDPR devas nuligi la nord-sudan altnivelan interparolon, kiu laŭplane okazos en la 16-a de majo. Samtempe, Usono, kiu kun Korea Respubliko kaŭzis la nunan situacion, ankaŭ devas pensi pri la sorto de la venontmonata renkontiĝo inter gvidantoj de KDPR kaj Usono. 


    La raporto ankaŭ menciis, ke la grandskala komuna milita ekzerco, kiu okazas en Korea Respubliko ekde la 11-a de majo, estas "rekta defio" al Panmunĵona Deklaro, kaj "intenca milita provoko", kiu ne kongruas kun la bona evoluo de la situacio de korea duoninsulo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments