El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Familioj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj, 15-a de majo 2018.

| 2018-05-16
Bookmark and Share

    La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas “Familioj kaj inkluzivaj socioj.”  Nome de la miloj da Esperanto-parolantaj familioj, kiujn ĝi bonvenigis inter si tra la jaroj, Universala Esperanto-Asocio esprimas sian daŭran sindediĉon al socia inkluzivo de ĉiuj familianoj, protekto de iliaj homaj rajtoj, kaj helpo al ĉiuj anoj de familio tra la mondo kiuj, laŭ la spirito de la 16-a Celo por Daŭripova Evoluigo, “Paco, Justeco kaj Fortaj Institucioj”, serĉas helpon de la internacia komunumo por elteni dislokigon, militon, ekstreman malriĉon, kaj malsanon. Multaj tiaj familoj estas malhelpataj esprimi siajn bezonojn pro lingvaj bariloj, manko de aliro al edukado, kaj socia marĝenigo. 


    Ekde sia fondiĝo en 1908, nia Asocio laboras por transponti la dividojn inter homoj kaj nacioj.  Ne malofte, tiuj agadoj kondukas al internaciaj geedziĝoj kaj la starigo de familioj kies infanoj ĉehejmas en pli ol unu kulturo. Antaŭ cent jaroj, meze de la Unua Mondmilito, la juna Asocio laboris, el sia sidejo en la neŭtrala Svislando, por utiligi la Internacian Lingvon Esperanto kiel ilon por reunuigi familiojn dividitajn de la milito, kaj por starigi kontakton kun familianoj izolitaj de siaj parencoj. En pacaj periodoj, ni celis disvastigi la lernadon kaj instruadon de Esperanto kiel vojon por malfermi la mondon al infanoj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj egale; al ĉiuspecaj familioj, ĝi reprezentas unikan manieron por partopreni en internacia komunumo ligita per vojaĝado, literaturo kaj aliaj komunaj spertoj. Hodiaŭ la Asocio organizas ĉiujaran tutmondan renkontiĝon de Esperanto-parolantaj infanoj, kaj niaj aliĝintaj asocioj en pluraj landoj aranĝas ĉiujare kunvenojn de Esperanto-parolantaj familioj. La temo de la nuna Internacia Tago de Familioj estas sekve aktuala kaj laŭtema al la internaciaj defioj kiujn niaj membroj klopodas fronti tra la mondo responde al la Celoj por Daŭripova Evoluigo.


    En la hodiaŭa tago, en mondo kie multe tro da familioj estas dividitaj aŭ dislokitaj de milito kaj politika subpremo, kie multe tro da familioj vivas en malriĉeco aŭ sub minaco de malsano, kie multe tro da familioj vane serĉas ekvilibron inter laboro kaj familio, ni esprimas nian firman deziron, nome de ĉiuj parolantoj de Esperanto, labori por pli sana, pli egaleca, pli tolerema kaj pli paca mondo en kiu la familia vivo estu plifortigita en maniero kiu avantaĝas ĉiujn familiojn kaj ĉiujn individuajn familianojn.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: UEA


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments