El Popola Ĉinio>头条新闻>

Qingdao preparas por la pintkunveno de ŝtatestroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj konstruas gravan nodon por "La Zono kaj Vojo"

| 2018-05-15
Bookmark and Share


    Junie, la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazos en Qingdao. Dum la lastaj jaroj la ubro Qingdao, kiel ĉefa nodo sur la ekonomia koridoro de la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", gajnis rimarkindan rezulton en pligrandigo de internacia kunlaboro.


    Posttagmeze de la 7a de majo, el la Centra Stacio pri Konteneroj en Qingdao, ekveturis la 3016a mez-azia trajno kun 31 vagonoj, entenantaj kargojn el Sud-Koreio transportitajn per ŝipoj. Post 10 tagoj ĝi atingos Kazaĥion, 30 tagojn pli frue ol per tradicia marsendado.


    En la Centra Stacio pri Konteneroj en Qingdao funkcias kvin internaciaj vagonaroj al Mez-azio, Eŭropo, Sud-Koreio, Mongolio kaj membrolandoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj. En unu semajno veturas tri vagonaroj. En 14 tagoj la varoj povas atingi ajnan parton de mez-aziaj landoj. Varoj el la tuta mondo kolektiĝas tie por eniri en la grandan transportan koridoron maran kaj teran.  


    Malpli ol 10 km. for de la centra stacio, la internacia flughaveno de Jiaodong estos finkonstruita en la fino de ĉi tiu jaro. Areo de 149 kvadrataj kilometroj ĉirkaŭ la flughaveno estas difinita kiel ŝtatnivela ekonomia demonstra zono apud flughaveno. En la estonteco la avantaĝo de transportodiverseco povos igi la urbon Qingdao nova ekonomia centro ĉemara, kiu ligas landinternon kaj la mondon. 


    Ma Weigang, estro de Komerca Buroo de Qingdao, diris, ke nuntempe la sumo de komercado kun la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" jam atingis 248.527 miliardojn da juanoj, kaj daŭre kreskas je pli ol 10% jare. Kaj komerco kaj du-flanka investo estas 40% de eksterlanda komerco de Qingdao.


    Qingdao jam fondis ekonomiajn kunlaborajn partnerecojn kun 12 urboj de 7 landoj, inkluzive de Rusio kaj Kazaĥio. Ĉijare en aprilo, la Ministerio pri Komerco aprobis starigon de la unua ĉina demonstra zono pri komerca kunlaboro de ŜKO. Per kreado de la zono oni esploros novigon de la kunlabora maniero inter landoj de ŜKO. Qingdao jam fariĝis grava haveno de ŜKO-aj landoj por transportado al azi-pacifika merkato. Ma diris, ke ili esploras kiel levi la malfermitecon de Qingdao okaze de la pintkunveno de ŝtatestroj de ŜKO. 


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments