Ĉinio lanĉis sateliton kiu povas sondi atmosferajn poluaĵojn
Je la 2-a horo kaj 28 minutoj de la 9-a de majo, Ĉinio sukcese lanĉis en la Satelito-Lanĉa Centro de Taiyuan sateliton GF-5 per la portoraketo Changzheng-4C. La satelito GF-5 estas la monde unua en plenspektra segmento hiperspektra satelito, kiu povas realigi ampleksan observadon de la atmosfero kaj tero. Ĝi plenumos funkcion, kiun aliaj ĉinaj satelitoj ne povas efike fari: esplori regionajn aerajn poluatajn gasojn, sekve ĝi povos kontentigi urĝajn postulojn pri ampleksa medi-kontrolado kaj aliaj aferoj. Tio estas grava atingo de Ĉinio en ter-observado per hiperspektra apartigo.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat