El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Interreta Konferenco en 2018 enfokusigos integriĝan disvolvon

| 2018-05-08
Bookmark and Share

    La 17a Ĉina Interreta Konferenco okazos inter la 10-a kaj la 12-a de julio 2018, en Ŝtata Konferenca Centro de Pekino. La temo estas “Integriĝa Disvolvo, Komuna Regado----Nova Epoko, Nova Vojaĝo, Nova Kinet-energio”.


    Dum la konferenco oni diskutos pri fokusa temo, sekureca administrado, internacia horizonto kaj altkvalita produktaĵo. Okazos pli ol 20 forumoj pri kunhaviga ekonomio, investado kaj entreprenado de interreto, interreta talentulo, blokĉeno, interreta kuracado, nova detalado, saĝa veturado, aplikado kaj novigo de interreto ktp.. 


    Krome, la unuafoje okazota forumo de interretaj entreprenistoj el landoj laŭlonge de“La Zono kaj Vojo” estos unu el la brilaj punktoj de la konferenco. Partoprenontoj en- kaj eksterlandaj diskutos pri cifereca ekonomio, elektronika komercado, infrastruktura konstruado, internacia kunlaboro ktp.. Ĝi aktive antaŭenigos la interretan disvolviĝon de landoj laŭlonge de “La Zono kaj Vojo”.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments