Ĉina kompanio Cambricon lanĉis la unuan nuban AI-bitblaton de Ĉinio
En la 3-a de majo, teamo de la kompanio Cambricon sub la Komputika Instituto de Ĉina Akademio pri Sciencoj lanĉis la unuan nuban AI-bitblaton de Ĉinio, kies teoria maksimuma rapido de fikspunkta kalkulo estas 128 duilionoj da fojoj po sekundo. Ĝi estas unu el la plej rapidaj en la mondo.
Laŭ Chen Tianshi, ĉefa plenuma oficisto de la kompanio Cambricon, la kompanio estis fondita kun la deziro ebligi al la tuta mondo uzi inteligentan procesoron, kaj ĝi kunhavigos kun la samindustrioj en la mondo siajn novajn atingojn, laŭ la principo de malfermo kaj kunlaboro, por ebligi tutmondajn klientojn rapide desegni kaj produkti icojn kun AI-procesoro.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat