El Popola Ĉinio>头条新闻>

La libro ​Liangjiahe unuafoje publikigita en Shaanxi

| 2018-05-04
Bookmark and Share

En la 2-a de majo okazis en la urbo Xi'an de Shaanxi-provinco la ceremonio pri la unuafoja publikigo de la libro Liangjiahe


    En la 2-a de majo okazis en la urbo Xi'an de Shaanxi-provinco en nordokcidenta Ĉinio la ceremonio pri la unuafoja publikigo de la libro Liangjiahe. Eldonita de Shaanxi-a Popola Eldonejo, la libro estas aĉetebla en Xinhua-librejoj tra la lando.


 Studentoj de Shaanxi-a Porinstruista Universitato legantaj la libron Liangjiahe en la ceremonio pri ĝia unuafoja publikigo


    La libro, kun pli ol 100 mil ideogramoj kaj 40 fotoj, konsistas el kvar partoj. La unua parto priskribas la dufojajn vizitojn de prezidanto Xi Jinping al Liangjiahe-vilaĝo kaj liajn profundan senton kun la tieaj vilaĝanoj kaj zorgon pri ili en pli ol 40 jaroj. La dua parto rakontas kiel li gvidis lokajn popolanojn konstrui akvobaraĵojn, plugebligi nekulturitajn terojn, konstrui metanujojn kaj ferfandejojn, kaj kiel li diligente lernis por memperfektigo. Per tiuj rakontoj oni lernas kiel juna Xi Jinping kreskis en malfavoraj cirkonstancoj, kiel li legis kaj lernis en kaverna loĝejo por akiri sciojn kaj moralan forton, kaj kiel li estigis la firmajn idealon kaj konvinkon praktike profitigi la popolanojn. La tria parto priskribas kiel Xi Jinping malfermis novajn horizontojn de lokaj kunuloj kaj influis iliajn vivojn dum komunikado kun ili. La kvara parto temas pri la feliĉa vivo de lokaj vilaĝanoj en lastaj pli ol 40 jaroj, precipe post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. En tiu parto estas okulfrapaj grandegaj ŝanĝoj de la vilaĝo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments