El Popola Ĉinio>头条新闻>

Knabinoj renkontiĝis kun enskriboj sur testudkarapacoj

| 2018-05-03
Bookmark and Share

    Dum la jaraj du sesioj fermitaj en marto, iu amaskomunikilo eksplikis la raporton pri registara laboro per emocisignoj de enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj de Shang-dinastio (ĉ. la 16a ĝis 11a jarcento a.K.). La ofte menciitaj vortoj el la raporto, ekzemple "proviz-flanko" kaj "La Zono kaj Vojo", eligis apartajn gustojn, kiam ili estis esprimitaj per la antikvaj enskriboj. Knabino Li Ziyi kaj ŝia amikino Li Shutong dezajnis la enskribojn. Ili naskiĝis en la 1990aj jaroj, kaj diplomiĝis ĉe arkeologia fako en Zhengzhou-a Universitato en 2015.



    Li Ziyi kontaktiĝis kun enskriboj sur testudkarapacoj en universitato. "Mi studis arkeologion en universitato. La kurso pri antikvaj ideogramoj estis deviga, kaj instruisto diskonigis al ni enskribojn sur testudkarapacoj kaj tiujn sur antikvaj bronzaĵoj. Iom post iom mi ekŝatis la enskribojn sur testudkarapacoj."


    Enskriboj sur testudkarapacoj fariĝis emocisignoj


    Tio ne estis la unua fojo, ke la du knabinoj uzis la elementojn de la enskriboj sur testudkarapacoj. En aŭgusto lastjare ili kreis emocisignaron "Frenezaj enskriboj sur testudkarapacoj" por la poŝtelefona tujmesaĝilo WeChat.


    Li Ziyi havis la ideon krei la emocisignaron kiam ŝi foliumis vortaron de enskriboj sur testudkarapacoj. "Mi vidis, ke iu ideogramo estas interesa, kaj pensis ĉu mi povas fari emocisignojn el la enskriboj." Ŝi diris tion al Li Shutong, kaj ili tuj interkonsentis.


    La ideo estis bona, tamen dezajno kaj korekto kapdolorigis la du knabinojn. "Antaŭtagmeze mi memlernis kiel uzi la softvaron Photoshop, kaj posttagmeze mi pentris bildojn. Mi laboris de la kvina horo matene ĝis la kvara horo de la sekva mateno, kun paŭzo por manĝado je la tria horo posttagmeze". Li Ziyi rememoris, ke ŝi tiel laboris dum pli ol unu semajno.


    "Konsidere al disvastigo kaj influo, ni elektis la platformon WeChat." Li Ziyi diris, ke komence ili pensis, ke la laboro finiĝus post dezajno. Neatendite, la revizio de WeChat estis strikta, kaj ili korektis la emocisignaron tri fojojn en unu monato. La 17an de aŭgusto 2017, la emocisignaro "Frenezaj enskriboj sur testudkarapacoj" finfine debutis en emocisignar-vendejo de WeChat.



    "Komence mi timis, ke aliaj ne komprenus la enskribojn, ĉar ili estas for de nia ĉiutaga vivo. Tamen post ilia apero en WeChat, la takso ne estis malbona." Li Ziyi diris: "Mi scias, ke homoj naskiĝintaj en la 1950aj jaroj, 1980aj jaroj, 1990aj jaroj kaj 2000aj jaroj uzas la emocisignaron. Tio montras, ke homoj en diversaj aĝoj ŝatas la desegnon."


    Laŭ la donitaĵoj de WeChat, ĝis la 23a de aprilo la emocisignaro estis elŝutita 120 mil fojojn, kaj sendita pli ol miliono da fojoj. Li Ziyi diris: "La emocisignaro estas populara kaj interesa, tamen mankas al ĝi arta beleco. Ni ne estas profesiaj dezajnistoj, kaj la frua penso estis fari interesan emocisignaron de enskriboj sur testudkarapacoj." Estas fierige, ke tio estas la unua emocisignaro de enskriboj sur testudkarapacoj en emocisignar-vendejo de WeChat.


    Popularigo de arkeologio


    "Mi volas diskonigi enskribojn sur testudkarapacoj en la plej simpla kaj interesa maniero." Li Ziyi pensis, ke krei la emocisignaron estas unu el tiuj manieroj. "La emocisignaro estas vivoplena, kaj ŝatata precipe de junuloj. Tio helpas popularigon de arkeologiaj scioj kaj tradicia ĉina kulturo. Uzantoj povas interŝanĝi kaj interreagi. Tio estas pli bona ol unuopa komunikado.


    Li Ziyi diris, ke interretaj elementoj estis aldonitaj al la dezajno de la emocisignaro. Ekzemple la enskribo "若" (obeemo), la knabinoj bildigis ĝin en la homfiguron kun du manoj super kapo kaj dancantaj haroj. Pinyin "DUANG" estas apude.


    Parolante pri la kialo fari la emocisignaron, Li Ziyi konfesis, ke komence ŝi faris tion pro ŝato. Iom post iom ŝi rimarkis, ke multaj homoj ekkonas enskribojn sur testudkarapacoj pro la emocisignaro kaj volas pli profunde koni ilin, tiam Li Ziyi konsciis, ke la rezulto superis individuan ŝaton.


    En la okuloj de Li Shutong, Li Ziyi, kiu estas neglektema kaj iom knabeca, estas pensema kaj agas laŭplane. "Oni ofte diras 'ĵeti brikon por altiri pecojn da jado'. Mi volas esti la homo, kiu 'ĵetas brikon' por allogi pli da homoj havi intereson pri la enskriboj sur testudkarapacoj kaj arkeologio kaj mallongigi la distancon inter homoj kaj la antikva ĉina kulturo," diris Li Ziyi.


    "Diskonigi arkeologion en la plej simpla kaj interesa maniero" estas la ideo de Li Ziyi kaj Li Shutong. Ili provas disvastigi la enskribojn sur testudkarapacoj per emocisignaro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments