El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun barata ĉefministro Narendra Modi

| 2018-04-28
Bookmark and Share


    La 27-an de aprilo, en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei en centra Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la barata ĉefministro Narendra Modi, kiu faris neoficialan viziton al Ĉinio. Ili kune vizitis ekspozicion de fajnaj historiaj restaĵoj en Provinca Muzeo de Hubei. 


    Xi bonvenigis Modi kaj rimarkigis, ke en la lastaj 3 jaroj, ili reciproke vizitis unu la alian kaj multfoje renkontiĝis en multflankaj kunvenoj. Ili tiel estigis bonajn laborajn rilatojn kaj multaj gravaj konsentoj estis formitaj. Ankaŭ pozitiva signalo de amikeco inter Ĉinio kaj Barato estis elsendita. La forta deziro reciproke efektivigi utilan kunlaboron kaj kunan disvolviĝon estis prezentita inter la du emerĝantaj ekonomiaj entoj. Kunlaboro de la du grandaj landoj donos al la mondo pozitivan influon. Xi esperas, ke ĉi-foja renkontiĝo povos malfermi novan ĉapitron de la rilatoj inter Ĉinio kaj Barato. 


    Xi emfazis, ke oni devas strategie konsideri la ĝeneralan situacion de rilatoj inter Ĉinio kaj Barato, kaj certigi, ke la rilatoj inter la du landoj ĉiam estu en la ĝusta direkto. La amikeco inter la du landoj devas esti senĉese plifortigita kaj antaŭeniradi kiel fluado de la riveroj Jangzio kaj Gango. Ĉinio volas starigi pli intiman disvolviĝan partnerecon kun Barato kaj  antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en ĉiuj kampoj inter la du landoj. 



    Modi dankis prezidanton Xi pro lia invito al la neoficiala renkontiĝo kun historia signifo. La daŭraj oftaj altrangaj kontaktoj kaj strategiaj komunikadoj inter Barato kaj Ĉinio helpas reciprokan komprenon kaj pliprofundigon de kunlaboroj, kiuj kongruas kun la komunaj interesoj pri la disvolviĝo kaj prospero de la du landoj kaj regiono. Pro tio, Barato volas penadi kune kun Ĉinio.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments