El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Vojponta Kompanio kontribuas al la mondo per "ĉina projekto"

| 2018-04-25
Bookmark and Share

    Konstruado de vojoj, pontoj kaj aliaj infrastrukturoj jam fariĝis grava vizitkarto de ĉinaj kompanioj, kaj "ĉina rapido", "ĉina miraklo" kaj "ĉina projekto" fojfoje aperas en la konstruado de mondaj infrastrukturoj. Kiel unu el la unuaj ĉinaj kompanioj, kiuj "iris" al aliaj landoj, kaj pioniro pri plenumo de la iniciato "La Zono kaj Vojo", Ĉina Vojponta Kompanio jam plenumis kelkcent gravajn projektojn en preskaŭ 60 landoj kaj kontribuas al la mondo per "ĉina miraklo" kaj "ĉina rapido".


    Konstruado en landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo"


    Du Fei, ĉefa administranto de la Ĉina Vojponta Kompanio, diris, ke en la lastaj kvin jaroj la kompanio kaptis la ŝancojn kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj antaŭenigis kaj konstruis pli ol 10 mil kilometrojn da ŝoseoj, 1 136 kilometrojn da fervojoj, naŭ pontegojn, ok havenojn, kie povas esti ankritaj 10,000-tun-nivelaj ŝipoj, kaj tri aerodromojn, akcelis dek projektojn de internaciaj industriaj zonoj, kaj efektivigis konstruadon de la projektoj de Mombas-Najroba Fervojo, Karakoram-aŭtovojo en Pakistano, Budapeŝt-Beograda Fervojo, la ponto Zemun-Borca en Serbio, Najroba-Malaba Fervojo ktp. Inter ili, Mombas-Najroba Fervojo, ekfunkciigita en 2017, estas la unua ekster Ĉinio, kiu estis projektita, konstruita kaj funkciigata laŭ ĉina normo, kaj tiel la kompanio kontribuis al la mondo per "ĉina projekto".


Surabaya-Madura Ponto


    Krom Mombas-Najroba Fervojo, ankaŭ progresas la dua fazo de la konstruado de Karakoram-aŭtovojo en Pakistano kadre de Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro. En Indonezio, kie la mara Silkvojo estis unue proponita, la Surabaya-Madura Ponto kaj Tayan-ponto konstruitaj de la Ĉina Vojponta Kompanio estas rigardataj kiel ekzemploj pri ĉina normo. Kadre de kunlaboro inter Ĉinio kaj 16 centr- kaj orient-eŭropaj landoj, la Ĉina Vojponta Kompanio plenumis sian "unuan vizitkarton" en centr- kaj orient-eŭropo -- Zemun-Borca Ponto, kaj finkonstruis Budapeŝt-Beogradan Fervojon, nord-sudan aŭtovojon en Montenegro kaj ĉinan industrian zonon en Serbio. Krome, kadre de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la kompanio plenumis pli ol 20 projektojn kun distanco de 658 kilometroj en Kirgizio.


    Konstruado de Mombas-Najroba Fervojo donis 46 mil laborpostenojn al lokanoj


    Dum la plenumo de la projektoj, la Ĉina Vojponta Kompanio klopodas dividi la komunajn profitojn kun lokaj registaroj kaj firmaoj. Ekzemple, dum la konstruado de Mombas-Najroba Fervojo la kompanio donis 46 mil laborpostenojn al lokanoj, kunlaboris kun pli ol 300 lokaj subkontraktantoj kaj pli ol 900 provizantoj de materialoj kaj ekipaĵoj, kaj tio antaŭenigis je 1,5% la kreskon de malneta enlanda produkto de Kenjo. Nun, post trejniĝo, 1 150 lokanoj laboras ĉe Mombas-Najroba Fervojo.


Mombas-Najroba Fervojo


    Samtempe la Ĉina Vojponta Kompanio subskribis interkonsentojn kun la Universitato Beijing Jiaotong, Sudorienta Universitato, Chang'an-a Universitato kaj aliaj altlernejoj por trejnado de internaciaj talentuloj, kaj jam totalsume monhelpis pli ol 300 lernantojn el Gvineo Ekvatora, Respubliko Kongo, Angolo, Kenjo, Pakistano kaj aliaj landoj studi en altlernejoj en Ĉinio.


    Mediprotekto


    Dum sia disvolvado la Ĉina Vojponta Kompanio donas multe da atento al sociaj respondecoj kaj verda kaj daŭripova disvolvo.


    "Por normala migrado de sovaĝaj bestoj ni konstruis laŭ la Mombas-Najroba Fervojo 14 trapasejojn, tiel grandaj sovaĝaj bestoj, eĉ ĝirafoj, povas facile transpasi la Mombas-Najroban Fervojon per tiuj trapasejoj," diris Du Fei. En 2016 kaj 2017, la Ĉina Vojponta Kompanio dufoje publikigis raportojn pri sociaj respondecoj de Mombas-Najroba Fervojo en Kenjo, kaj fariĝis la unua ĉina kompanio, kiu publikigis tian raporton ekster Ĉinio.


    Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, laŭdis: "Mombas-Najroba Fervojo ne nur estas fervojo de amikeco. Ĝi estas ankaŭ fervojo por kunlaboro kaj kungajno, prospero kaj disvolvo kaj por ekologia mediprotekto."


    La Ĉina Vojponta Kompanio adoptas mediprotektajn teknikojn kaj teknologion, kaj donas atenton al efika protekto de resursoj de tiuj kunlaboraj landoj. Dum konstruado de Karakoram-aŭtovojo en Pakistano, la kompanio esploris teknikojn pri mediprotekto kaj prevento kaj regado de geologiaj katastrofoj, kaj reduktis la malbonan influon al medio dum konstruado en altaltituda regiono. En Respubliko Kongo la kompanio modernigis la cementejon kaj recikligis 96% de eluzita gaso kaj polvo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments