El Popola Ĉinio>Videoj>

Intervjuo:D-ro Nicolau Dols Salas pri fonetiko kaj fonologio

| 2018-04-24
Bookmark and Share

   


    D-ro Nicolau Dols Salas intruas lingvistikon ĉe Universitato de Balearaj Insuloj, kaj ekde 2014 respondecas pri fonologiaj lecionoj de Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato “Adam Mickiewicz” en Poznano, Pollando. Dum intervjuo al El Popola Ĉinio li iom klarigis pri sia fako.


    Mi estas Nicolau Dols, mi intruas lingvistikon kaj fonetikon kaj fonologion en mia universitato, ĉefe ĝeneralan fonetikon kaj fonologion, sed ankaŭ la fonetikon kaj fonologion de mia lingvo, kiu estas la kataluna. Mi estas kataluno, Mi loĝas en Majorko, laboras en la Universitato de Balearaj Insuloj, kaj lastatempe mi ankaŭ esploras pri kaj interesiĝas pri Esperanto, do mi decidis ankaŭ dediĉi miajn konojn pri fonetiko kaj lingvistiko ĝenerale al la esplorado de Esperanto.


    Pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano


    Estas mia dua fojo instruante ĉi tie. La unua estis en 2014 por la studentoj de Interlingvistikaj Studoj, kaj nun en 2017 kiam rekomenciĝas la studoj mi denove instruas la saman fakon: fonologion kaj Fonetikon ĝeneralan kaj ankaŭ de Esperanto. Mi estis ĝentile invitita de prof-ino Ilona Koutny, la gvidanto de la studoj, kun kiu mi renkontiĝis unue en la Bjalistoka UK, kaj kiam mi iris tien en 2009, mi ankaŭ gvidis seminarion de IKU (Internacia Kongresa Universitato) pri fonetiko kaj fonologio kaj post kelkaj jaroj prof-ro John Wells, kiu estis la respondeculo pri la fako Fonetiko kaj Fonologio en la Interlingvistikaj Studoj emeritiĝis kaj mi pensas ke en tiu momento prof-ino Koutny memoris min kaj ŝi invitis min veni.


    Pri la 20-jariĝo de Interlingvistikaj Studoj en Poznano


    Mi tre fieras ke, nur iomete ĉar mi komencis instrui tie en 2014, nur iomete mi ankaŭ kontribuis al la sukceso de studoj kiuj nun alvenas al ilia dudeka jaro, kaj mi pensas ke ĉi tiuj studoj estas gravegaj en Esperantujo, ĉar multaj homoj eliris el la klasĉambroj de la universitato de Poznano post studi Interlingvistikajn Studojn kaj ili multe agas en siaj landoj pri Esperanto.


    Fonetiko kaj fonologio kadre de Interlingvistikaj Studoj


    Mi instruas enkondukon al fonetiko kaj fonologio kaj poste la aplikon de ĝenerala kono pri fonologio kaj fonetiko al Esperanto. Esperanto estas tre interesa lingvo por esploristo pri fonetiko kaj fonologio, ĉar ne ekzistas neŭtra akĉento en Esperanto kaj la akĉento de homo kiu parolas Esperanton ĉiam dependas de lia lingva fono. Kaj ĉi tio al mi gravas kaj permesas al mi esplori kaj trovi multajn diferencojn inter la elparoloj de ili. Ili parolas malsamajn akĉentojn, do mi povas surbendigi ilin, analizi ilin per laboratoriaj metodoj kaj kompari iliajn paroladojn. Kaj finfine kio miras min estas ke ili interkompreniĝas bone eĉ kiam iliaj akĉentoj estas tiom malsimilaj!


    Kio estas la diferenco inter fonetiko kaj fonologio?


    Mi resume diros ke fonetiko multe koncentriĝas pri fizikaj diferencoj de elparolo kaj fonologio havas tre lingvistikan rigardon sur la fenomenoj kaj multe pli serĉas similecojn inter la malsamaj elparolaĵoj de homoj.


Esperantistoj ofte diras ke en Esperanto estas unu sono por ĉiu litero...


    Tio estas la fama naŭa regulo de la Fundamenta Gramatiko de Zamenhof. Ni ne povas rekte pensi ke ĉi tio pravas. En la simpozio de ĉi tiu jaro, ĉi tie en Poznano, mi parolis pri la temo. Certe ni ne povas pensi ke Zamenhof signifis per tio ke ĉiam ni parolas same kaj ĉiuj homoj devas paroli same, eĉ mi povas diri ke ne ekzistas homo kiu dufoje diras ekzakte la saman sonon, ĉi tio pravas kaj estas tute demonstrebla per laboratoriaj metodoj. Eĉ pli, la elparoloj de malsamaj homoj malsimilas. Do, ne estas ununura maniero prononci sonojn, sed ekzistas vasta akustika regiono en kiu oni povas fiksi konkretan elparoladon kiu poste, tamen, estas komprenebla de aliaj homoj. Ene de la marĝenoj de ĉi tiu regiono ĉio eblas.


    Vi diris ke interkompreno per Esperanto estas bona, malgraŭ tio ke ĝiaj parolantoj venas el malsamaj lingvomedioj kaj havas malsamajn akĉentojn. Kiel vi klarigas tion el fonologia vidpunkto?


    Ĉar sonoj de Esperanto estas saĝe elektitaj. Mi pensas ke kiam Zamenhof kreis Esperanton, li pro historiaj kialoj ne kapablis havi la komprenon kiun nuntempe ni havas pri fonetiko kaj fonologio, ĉar ne ekzistis multaj konceptoj kiel fonemo, alofono kaj aliaj gravaj konceptoj kiujn ni uzas nuntempe, sed tamen intuicie li estis sufiĉe lerta por elekti sonojn kiuj ne facile permesas konfuzojn.


    Vi ankaŭ estas poeto, kaj en 2017 vi estis premiita en Belartaj Konkursoj de UEA...


    Certe! Al mi estis ankaŭ surprizo, ĉar estis nur provo, mi jam multe verkis poezion kaj tradukis poezion en mia lingvo, kiu estas la kataluna, kaj mi memoras ke mi estas fonologiisto kaj ke mi verkis mian doktoran tezon antaŭ multaj jaroj pri silaboj, do mia aliro al literaturo ĉiam estas metriko, kaj mi diris unu tagon: “mi provos ĉu miaj konoj pri metriko sufiĉas por fari ion belan en Esperanto”, kaj mi provis kaj sendis poemon al Belartaj Konkursoj, kaj estis granda surprizo kiam homoj diris ke mi estis en la listo de premiitoj kaj la surprizo eĉ pligrandiĝis kiam mi malkovris ke mi estis la gajninto de la unua premio. Ĉi tio estas ankaŭ granda respondeco, do mi sentas iomete invitita pluverki poezion en Esperanto.


    Mesaĝo al homoj kiuj emas studi interlingvistikon


    Mi pensas ke la studoj pri interlingvistiko ĉi tie en Poznano estas sufiĉe gravaj kaj sufiĉe altkvalitaj kaj ankaŭ ili kovras tre vastan kampon, ne nur pri lingvistiko, sed ankaŭ pri historio, sociologio, antropologio, ktp. Kaj mi pensas ke estas multaj homoj kiuj povas trovi bonan aliron ekde siaj propraj studkampoj ambaŭaj kaj ĉi tie certe ili malkovros aliajn kampojn kaj ne nur, mi ankaŭ tre alte taksas la etoson kaj eblon koni homojn de aliaj landoj kiuj ankaŭ interesiĝas pri Esperanto, kaj mi pensas ke homoj lernas ne nur el libroj kaj ne nur el instruistoj, sed tamen per kontakto kun aliaj homoj kiuj ankaŭ interesiĝas pri Esperanto. Se ekzistas fako en la akademia, universitata, mondo kie internaciaj kontaktoj gravas, mi pensas ke tiu kampo estas certe esperantologiaj studoj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments