El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estas pli ol 5000 retaj kursoj en MOOC de Ĉinio

| 2018-04-18
Bookmark and Share


    Antaŭe surretiĝinta kurso havis nur malpli ol 5000 studantojn dum 12 jaroj, kaj lastatempe nur 4 lecionoj allogis 55 mil homojn. 11-jara lernanto en malproksima monto en Xinjie-urbeto de Yuanyang-gubernio de Honghe-a Hania kaj Jia Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, per la retkursa platformo MOOC, lernis "Mirindan Bionikon" de Jilin-Universitato kaj "Antikvan Filologion" de Wuhan-Universitato; 85-jarulo, kiu finis la retan kurson "Enkonduko al Akupunkturo kaj Mokso" en MOOC, daŭrigas la lernadon de "Akupunkturo kaj Mokso" de Xiamen-a Universitato...


    En 2018, la Ministerio de Edukado de Ĉinio oficiale lanĉis 490 "Ŝtatajn Altkvalitajn Retajn Kursojn". Tiel Ĉinio fariĝis la unua lando en la mondo, kiu lanĉis serion da ŝtataj altnivelaj kursoj en la platformo MOOC. Tiuj 490 kursoj estas unuaj ŝtataj altnivelaj retaj kursoj lanĉitaj de Ĉinio, celante altigi instruan kvaliton de supera edukado. Nun en la platformo MOOC estas 5000 retaj kursoj, kies studantoj superis 70 milionojn da homoj, inkluzive de universitataj studentoj kaj aliaj homoj. Pli ol 11 milionoj da universitataj studentoj gajnis studpoentojn pro retaj kursoj en MOOC, tiel Ĉinio jam estas avangardo en la mondo tiuflanke. 


Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments