El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jean-Pierre Raffarin: Francio volas aktive partopreni en la projektoj de "La Zono kaj Vojo"

| 2018-04-13
Bookmark and Share

    La 11an de aprilo en franca ambasadorejo en Ĉinio, eksa franca ĉefministro Jean-Pierre Raffarin okazigis gazetaran konferencon. Parolante pri ĉina kaj franca kunlaboro, li diris, ke Francio esperas kunlabori kun Ĉinio en grandaj internaciaj iniciatoj, ekzemple "La Zono kaj Vojo" lanĉita de Ĉinio. "La franca prezidento Emmanuel Macron iam diris, ke 'La Zono kaj Vojo' ludos elstaran rolon en monda ekonomia kresko, kaj ĝi favoros ne nur la landojn laŭlonge de 'La Zono kaj Vojo', sed ankaŭ Eŭropan Union." Li emfazis, ke francaj ŝtataj institucioj kaj entreprenoj kune elmetos proponojn pri projektoj kaj partoprenos en disvolvo de "La Zono kaj Vojo".


La 11an de aprilo en Pekino, eksa franca ĉefministro Jean-Pierre Raffarin respondis demandojn en gazetara konferenco okazigita de la franca ambasadorejo en Ĉinio.


    Pri la malsamaj voĉoj el iuj landoj pri la iniciato "La Zono kaj Vojo", li diris, ke estas normale, ke oni dubas pri nova afero. Tamen la Eŭropa Unio elsendos komunan voĉon en la komenco de la somero por kune puŝi la Eŭropan Union al partopreno en "La Zono kaj Vojo". Li citis la frazon de prezidanto Xi Jinping en la interparolo matene de la 11a de aprilo por esprimi sian opinion pri la propono de "La Zono kaj Vojo". Xi diris: "'La Zono kaj Vojo' estas nek intrigo nek Marshall-plano." Raffarin diris: "Ni devas plene konfidi 'La Zonon kaj Vojon'. Francio volas pozitive partopreni en la projekto de 'La Zono kaj Vojo' anstataŭ resti ekster ĝi." Li opinias, ke Francio devas instigi siajn firmaojn kaj projektojn partopreni en la propono de "La Zono kaj Vojo", kaj tiuj projektoj devas favori ne nur Eŭropan Union sed ankaŭ diversajn aziajn landojn.


La 11an de aprilo la franca ambasadorejo en Ĉinio publikigis la Jaran Raporton pri Internacia Ekonomio de Francio, kiu montras, ke Ĉinio kaj Japanio estis la aziaj landoj, kiuj plej multe investis en Francio en 2017, interalie la nombro de investaj projektoj el Ĉinio kreskis je 27%. 


    Raffarin vizitas Ĉinion por ĉeesti Boao-Forumon por Azio kaj nome de la franca registaro disvastigi la ekonomian influon de Francio, antaŭenigi ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la du landoj, akceli investon de Ĉinio en Francio kaj profunde diskuti pri la perspektivo de franca-ĉina kunlaboro kadre de "La Zono kaj Vojo".


    "Post vizito de la prezidento Macron al Ĉinio en januaro, la politikaj rilatoj inter la du flankoj estas iom post iom striktaj. Samtempe la prezidento Macron kaj la prezidanto Xi ofte telefone interparolas pri gravaj internaciaj aferoj, kaj la individuaj rilatoj de la du ŝtatgvidantoj estas pli intimaj," diris Raffarin. "Tamen la ekonomia kaj komerca interŝanĝoj inter la du landoj ne estas simetriaj kompare kun la supre menciitaj bonaj rilatoj, tial la du flankoj devas 'strategie' plifortigi ekonomian kaj komercan kunlaboron."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments