La unua senhoma banko de Ĉinio ekfunkciis en Ŝanhajo
La 11an de aprilo, la unua "senhoma banko" de Ĉinio estis lanĉita de Ĉina Konstrua Banko en Ŝanhajo. En la "senhoma banko", du inteligentaj robotoj anstataŭis la oficistojn. Post kontrolo de identiga karto, civitanoj povas eniri kaj peti diversajn servojn. En mateno de tiu tago, multaj homoj alvenis kaj spertis tiun novan modelon de banka servo.
Redaktoro: Zhao Wenqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments