El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunlaboroj inter Ĉinio kaj Barato helpas al stabileco de la monda komerco

| 2018-04-11
Bookmark and Share


    Inter la 8-a kaj 1a 11-a de aprilo okazas la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2018. La ekonomia perspektivo de Barato kaj la kunlaboroj kaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Barato en ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj administraj spertoj denove fariĝis gravaj temoj de ĉi-jara kunveno. 


    Rilate al ekonomiaj kaj komercaj kontaktoj, antaŭ nelonge, ĉina komerca delegacio, gvidata de Komerca Ministerio de Ĉinio, vizitis Baraton, kaj en Nov-Delhio entreprenoj de la du landoj subskribis 101 komercajn interkonsentojn je 2.368 miliardoj da usonaj dolaroj. Zhong Shan, ĉina ministro pri komerco, kaj Suresh Prabhu, barata ministro pri komerco kaj industrio, ambaŭ esprimis siajn dezirojn pri profundigo de pragmataj  kunlaboroj ekonomiaj kaj komercaj.  


    Kiel la du plej grandaj evoluantaj landoj en la mondo, Ĉinio kaj Barato havas samajn celojn. En la raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis la celon, ke Ĉinio finkonstruos prosperan, demokratian, civilizacian, harmonian kaj belan grandan modernan socialisman landon en la mezo de tiu ĉi jarcento. La registaro gvidata de Narendra Modi havas la celon estigi "Grandan Baraton" en 2047, okaze de la 100-a datreveno de sendependeco de Barato. La du landoj havas kondiĉojn por racie trakti diverĝojn sur la vojo al komuna disvolviĝo kaj atingi komunan prosperon per reciprokprofitaj daŭrigeblaj evoluadoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments