El Popola Ĉinio>头条新闻>

Signifoj de kvarfojaj ĉeestoj de Xi Jinping en Boao-Forumo

| 2018-04-08
Bookmark and Share

    Inter la 8a kaj 1a 11a de aprilo en Boao de Hainan-provinco okazas la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2018. La 13a de aprilo estos la 30a datreveno de fondiĝo de la provinco kaj starigo de Hainan-a speciala ekonomia zono. Okaze de tiu historia momento, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la malferman ceremonion de la jara kunveno de Boao-Forumo, kaj tio estos la kvara fojo, ke li ĉeestas la forumon.


    Kial Boao, ĉemara urbeto kun areo de 86 kvadrataj kilometroj, povas plurfoje allogi la ĉinan ŝtatgvidanton?


La 28an de marto 2015 ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman parolon en la inaŭguro de la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2015. Fotis Pang Xinglei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.


    Reformo kaj pordmalfermo


    Laŭ oficiala informo, Boao-Forumo por Azio estas la unua el la kvar gravaj diplomatiaj agadoj de Ĉinio ĉi-jare, kaj ĝi temas pri reformo kaj pordmalfermo. La jara kunveno resumos la sukcesajn spertojn de la reformo kaj pordmalfermo, kaj montros la novajn perspektivojn pri profundigo de reformo kaj pordmalfermo en la nova epoko.


    La ĉeftemo de ĉi-jara kunveno estas "malferma kaj novigema Azio por pli prospera mondo", kaj estas dividita en kvar partojn: "tutmondiĝo kaj La Zono kaj Vojo", "malferma Azio", "novigo" kaj "restarto de reformo".


    La forumo okazas ĉe la okazo de la 30a datreveno de la speciala ekonomia zono de Hainan-provinco. La vojaĝo de ĉina prezidanto Xi al Hainan -- la plej nova provinco de Ĉinio kaj la plej granda speciala ekonomia zono -- montras lian subtenon al reformo kaj pordmalfermo.


    Regiona kunlabora movforto


    Lastatempe ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi parolis pri diplomatio de Ĉinio ĉi-jare. Li diris, ke la iniciato "konstruo de homara komunumo de komuna estonteco" proponita de ĉina prezidanto Xi estas surbaze de disvolvo kun najbaraj landoj kaj kunlaboro kun evoluantaj landoj.


    Antaŭ kvin jaroj ĉina prezidanto Xi certigis, ke Ĉinio tenas la rilatojn kun la najbaraj landoj surbaze de amikeco, sincereco, komuna gajno kaj inkluziveco en la nova epoko. Post tio, diplomatio kun najbaraj landoj elstariĝis en la ĝenerala situacio de la ĉina diplomatio.


    La forumo kiel plurflanka dialoga platformo liveras ejon de altefika interŝanĝo inter regionaj ŝtatgvidantoj, politikistoj kaj komercistoj. La forumo integras altrangan diplomation kaj publikan diplomation, kunligas komunajn konojn de la regiono kaj aldonas disvolvajn movfortojn al regiona kunlaboro.


Kunvenejo de Boao-Forumo por Azio 2018. Fotis Meng Fansheng, raportisto de Popol-retejo.


    Tutmondiĝo 


    La ĉeftemo de la ĉi-jara jarkunveno inkludas la ideogramojn por "mondo", kaj havas subtemojn kiel "la sekva fazo de tutmondiĝo" kaj "la mara silka vojo de la 21a jarcento".


    Sub la fono de leviĝo de unuflankismo kaj komerca protektado, tutmondiĝo staras ĉe vojkruciĝo, kaj regas la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kiel nova nigra nubo. Tamen la sinteno de ĉinaj altranguloj pri tutmondiĝo kaj libera komerco estas konstante klara.


    De la Pintkunveno de G20 en Hangzhou en septembro 2016 ĝis la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi faris plurajn gravajn parolojn. Li firme proponis la inkluzivecon kaj malfermitan disvolvon de la monda ekonomio kaj alvokis la internacian komunumon adapti kaj bone gvidi la ekonomian tutmondiĝon por ke la procezo de ekonomia tutmondiĝo estu pli vigla, pli inkluziviga kaj pli daŭripova. 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments