El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto ĉeestos malferman ceremonion de jara kunveno de Boao-Forumo 2018

| 2018-04-04
Bookmark and Share


    La 3an de aprilo la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon. Wang Yi, ministro pri eksterlandaj aferoj, diskonigis informojn pri la jara kunveno de Boao-Forumo 2018 kaj respondis demandojn de ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj.


    Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping invitite ĉeestos la malferman ceremonion de la jara kunveno de Boao-Forumo 2018 kaj faros paroladon. Xi ankaŭ renkontiĝos kun eksterlandaj ŝtatgvidantoj, registaraj estroj kaj ĉefoj de internaciaj organizoj, interparolos kolektive kun la estraro de la forumo kaj kunsidos kun ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenistoj en la forumo. Tio estos la tria fojo, ke Xi Jinping, kiel ĉina prezidanto, ĉeestas la jaran kunvenon de Boao-Forumo, kaj tio montras, ke la ĉina prezidanto kaj la ĉina registaro alte taksas kaj subtenas la forumon.


    Post fondiĝo de la forumo antaŭ 17 jaroj, ĝiaj skalo kaj influo daŭre pligrandiĝas, kaj ĝi ludas apartan rolon en koaguliĝo de komuna kono de diversaj flankoj, profundigo de regiona kunlaboro, akcelo de komuna disvolvo kaj solvo de aziaj kaj mondaj demandoj. La forumo jam fariĝis grava ponto liganta Ĉinion kaj la mondon, kaj estas internacia interŝanĝa platformo kun azia karaktero kaj monda influo.


    Nun la internacia situacio kaj la monda ekonomio havas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝojn. Kun la temo "malferma kaj novigema Azio por pli prospera mondo" la jara kunveno konformas al nuntempa bezono kaj altiras multajn atentojn el diversaj flankoj. Pli ol 2 000 homoj el diversaj landoj kolektiĝos kaj diskutos pri kunlaboro kaj kungajno, planos por disvolvo kaj prospero, donos al Azio kaj la mondo "saĝon de Boao" kaj kontribuos per "forto de Boao".


    Aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen, filipina prezidento Rodrigo Duterte, mongola ĉefministro Ukhnaagiin Khürelsükh, nederlanda ĉefministro Mark Rutte, pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi, singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres kaj ĉefo de Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde ĉeestos la jaran kunvenon, kaj iuj el ili, kiel aŭstra prezidento, nederlanda ĉefministro, mongola ĉefministro, singapura ĉefministro kaj ĝenerala sekretario de UN, vizitos Ĉinion.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

TwitterEl Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments