El Popola Ĉinio>头条新闻>

Post kelkaj tagoj okazos jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2018

| 2018-04-02
Bookmark and Share


    Inter la 8a kaj 1a 11a de aprilo en Boao de la ĉina provinco Hainan, okazos la jara kunveno de Boao-Forumo por Azio 2018. Kun la temo "malferma kaj noviga Azio por pli prospera mondo", la jara kunveno allogos homojn el politika, komerca, akademia kaj amaskomunikila rondoj de la mondo al Boao.



    Enhavoj


    Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de Boao-Forumo por Azio, diris, ke la ĉi-jara kunveno estos dividita en kvar partojn, nome "tutmondiĝo kaj La Zono kaj Vojo", "malferma Azio", "novigo" kaj "restarto de reformo", kun pli ol 60 oficialaj diskutoj. Antaŭvide la nombro de oficialaj diskutoj estos sama kiel en antaŭaj kunvenoj.



    Reformo kaj pordmalfermo


    Tiu ĉi jaro markas la 40-an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo, tial la kunveno ankaŭ temos pri reformo kaj pordmalfermo. Laŭ diskonigo de Zhou, en la sesioj "Ĉinio kaj la mondo" kaj "registaro kaj merkato" kadre de la sub-temo "40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo", ĉeestantoj retrorigardos la atingojn kaj spertojn dum la procezo de reformo kaj pordmalfermo kaj diskutos kiel ĉiuflanke plu profundigi reformon.


    La jara kunveno diskutos ankaŭ pri Guangdong-Hongkong-Makao-a havena zono, la nova distrikto Xiongan, kampara prosperigo kaj ekokultura strategio.



    Ĉiu volontulo parolas fremdlingvon


    Por la kunveno oni varbis pli ol 1 500 volontulojn, kaj ĉiu el ili scipovas paroli fremdlingvon. Krome, oni varbis ankaŭ 30 profesiajn interpretistojn, kiuj laŭbezone servos al eksterlandaj delegacioj en iliaj hoteloj.


    Novaj membroj de la estraro


    Laŭ statuto de la forumo, ĉi-jare estos elektitaj novaj membroj de la estraro, kaj 12 estroj forestos post plenumo de sia oficperiodo. Zhou diris, ke dum la estrara kunsido antaŭ la jara kunveno oni elektos kandidatojn de la novaj estraranoj por sankcio de la kongreso de forumaj membroj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments