Kia estas Tibeto post liberiĝo el la servutula sistemo?
En la 27-a de marto, dekoj da posteuloj de iamaj servutuloj el la popola artensemblo en Naidong-distrikto de la urbo Shannan en Tibeto, reprezentis al la publiko la teatraĵon La larmoj de servutuloj, faman antaŭ duonjarcento. La teatraĵo priskribas la mizeran vivon de Chilai Dorji, servutulo de Tibeto sub la regado de servutula sistemo.
En la 28-a de marto 1959, centra registaro de Ĉinio decidis reformi tiun sistemon kaj efektivigi demokration. Tiel miliono da servutuloj estis liberigitaj, komencis novajn vivojn kaj fariĝis veraj mastroj de Tibeto.
"Antaŭ la paca liberiĝo de Tibeto, mia vivo estis sama kiel tiu de la ĉefrolulo en la teatraĵo," diris Suolang Lunzhu, 73-jara maljunulo el la loka vilaĝo Zhuoji. Li venis por spekti la teatraĵon kun la helpo de bastono. Dum la spektado, liaj okuloj pleniĝis je larmoj. De tempo al tempo, li ordigis sian hararon, malordigita de vento, kaj viŝis siajn larmojn.
Dank' al la demokrata reformo, tibetanoj estis liberigitaj el la servutula sistemo kaj la larmo-plena vivo kiun ili havis. Dum la lastaj 59 jaroj, tibetaj popolanoj povas vivi, labori kaj ami laŭ sia propra volo. Larmoj estis anstataŭitaj de ĝojo kaj feliĉo. Iliaj bazaj postuloj pri loĝejoj, vestoj kaj manĝaĵoj estas plenumitaj, kaj diversnaciecaj popolanoj de Tibeto kun tiuj de aliaj lokoj de Ĉinio kune klopodas por konstrui la bonhavan socion en ĉiuj aspektoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat