El Popola Ĉinio>头条新闻>

Muzeo de Imperiestra Palaco "revivigas" antikvajn objektojn

| 2018-03-30
Bookmark and Share

Pentraĵo Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo


    La 28an de marto en la Muzeo de Imperiestra Palaco okazis la unuasezona seminario de Naciaj Trezoroj. Shan Jixiang, ĉefo de la Muzeo de Imperiestra Palaco, diris, ke ĉi-jare la muzeo publikigos "vojaĝon laŭ rivero dum Qingming-festo", malfermos hospitalon por antikvaj objektoj kaj specialan ekspoziciejon de ŝtonaj tamburoj, popularaj pro la programo Naciaj Trezoroj.


    Shan diris, ke antaŭe nur 1% de la antikvaj objektoj el la muzeo estis eksponitaj ĉiujare. Pro limigita tereno, ĉiujare la muzeo strebis eksponi pli da antikvaj objektoj, kaj nun preskaŭ 2% el ili estas eksponataj. Ekde 2020, ĉiujare 6% de la objektoj estos eksponataj.


    "Ni kultivis spektabilojn en la norda zono de la muzeo, kaj baldaŭ ili estos eksponataj antaŭ Wenhua-palaco." Laŭ opinioj de Shan, ankaŭ diversaj floroj atestas la prosperon de la imperiestra palaco. "Ni preparas unu dokumentan filmon, unu filmon kaj du teatraĵojn. Unu teatraĵo temas pri la 600-jara historio de la Malpermesita Urbo kaj la alia temas pri Jianfu-palaco," diris Shan.


    Ĉi-jare la plano pri "revivigo" de antikvaj objektoj kovros virtualon kaj realon. Ekzemple 1,86 milionoj da eksponaĵoj aperas en la retejo de la muzeo, interalie ĉirkaŭ 500 mil havas altdifinajn fotojn. La muzeo ankaŭ starigis instituton de video kaj aldonos videan materialon al ĉiu eksponaĵo. Ĉi-jare pli da antikvaj objektoj estos eksponataj en la halo de juveloj kaj la halo de horloĝoj. La muzeo ankaŭ malfermos specialan halon por ŝtonaj tamburoj, plej popularaj en la programo Naciaj Trezoroj.


    En majo vizitantoj povos vojaĝi "en la urbo Bianliang" de la muzeo. La muzeo "revivigos" la pentraĵon Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo per la tekniko virtuala realo. Vizitantoj povos trapasi per boato sub Hongqiao-ponto kaj eniri en la mondkonatan pentraĵon.


    En junio vizitantoj povos proksime rigardi la tutan procezon de restaŭro de naciaj trezoroj en la hospitalo por antikvaj objektoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments