El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En julio okazos la 30-a Internaciaj Esperanto-Konferencoj

| 2018-03-30
Bookmark and Share


    Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK) estas serio de klerigaj konferencoj pri kulturaj temoj, kiuj okazas ekde 1988 daŭrigante la antaŭajn Internaciajn Konferencojn de la Neŭtrala Esperanto-Movado. Ekde 1989 ilin organizas OSIEK. Por ebligi rektajn interŝanĝojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek; ofte kunvenas ĉ. cent homoj.


    OSIEK estas internacia societo, kiu celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK). Diskutado kaj interŝanĝoj, ekzemple post lekcioj kaj kursoj, samkiel turismaj aranĝoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn, kontribuas al disvolviĝo de vere internacia kulturo.  

  

    OSIEK ĉiujare atribuas premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo precipe nefikcia en Esperanto. Kaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la originalo. La nuna valoro de la premio estas 700 eŭroj (ekde 2009).




    La 30-a Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK 


    laŭ la temo Esperanto en Artoj 


    de sabate 21-a de julio ĉ. 18h ĝis vendrede 27-a de julio 2018 tagmeze 


    Prelegoj, diskutoj, atelieroj 

 

    Enhavo de IEK de OSIEK


     Sabate : Alveno, instaliĝo, interkona vespero


     Dimanĉe matene : Malfermo. Prezento de kandidatoj por premio. Prezento de le Ejo


     Lunde ĝis ĵaŭde matene : Prelegoj


     Vendrede matene : Asembleo de OSIEK


     Dimanĉe ĝis ĵaŭde posttagmeze : Ekskursoj, promenoj, libera programo, ekstertemaj prelegoj


     Sabate ĝis ĵaŭde vespere : Libera programo, eble koncerto, filmo, projekciado


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments