Ekfunkciis la internacia vartrajna linio Xiangyang-Wuhan-Eŭropo
La 28-an de marto, la unua internacia vartrajno Xiangyang-Wuhan-Eŭropo, portanta kontenerojn kun aŭtpartoj kaj aliaj varoj, ekveturis de Xiangyang en Hubei-provinco de Ĉinio. Post atingo en Wuhan, ili estos transportataj per la vartrajno Wuhan-Eŭropo al Hamburgo, Germanio. Tio signifas, ke la vartrajna linio Xiangyang-Wuhan-Eŭropo oficiale ekfunkciis. La tuta vojaĝo de la vartrajno daŭros ĉirkaŭ 15 tagojn. Tio estas refoja esplorado pri dividado de la vartrajna linio Wuhan-Eŭropo post ekfunkcio de la linio Yichang-Wuhan-Eŭropo.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments