El Popola Ĉinio>Videoj>

Bela Ĉinio ne malproksimas

| 2018-03-23
Bookmark and Share

   


    En marto 2018 estis aprobita la projekto pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. La antaŭa Ministerio de Mediprotekto fariĝis Ministerio de Ekologia Medio. Fakuloj diris, ke la ŝanĝo spegulas la optimumigon de la registaraj funkcioj, kio montras la decidemon de Ĉinio por protekti la medion.


    Regi poluadon, precipe tiujn kaŭzatajn de la rubaĵoj pro la homa vivo, estas unu el la nepre zorgindaj problemoj de mediprotekto. Malmultigi rubaĵojn, kaj ilin nenocivigi, aŭ eĉ ilin reutiligi kiel resursojn, postulas ne nur monsumon kaj teknikojn, sed ankaŭ subtenon de la registaro. Fakte, tiu ĉi bruligejo vizitita de EPĈ estas bona ekzemplo.


    Igi rubaĵojn energio subtenita de registaro


    La konstruado de nia bruligejo apartenas al la granda popolviva programo por mediprotekto fiksita de la pekina registaro. Antaŭ 2010 Pekino havis nur unu bruligejon de rubaĵoj, kiu povis prilabori ĉiutage 1600 tunojn da rubaĵoj. Ĝi estis konstruita pro la ŝanco alportita de Pekinaj Olimpikoj. Pli frue ol tio, kompoŝtado kaj enterigo estis la ĉefaj rimedoj trakti rubaĵojn en la urbo. Ĉirkaŭ 2010 la kvanto de rubaĵoj en Pekino pli kaj pli grandiĝis, kaj ne plu sufiĉis ejoj por enteni rubaĵojn. La situacio estis severa. Plie, estis problemo pri la elekto de loko por konstrui bruligejon. Feliĉe, ke en tiu ĉi regiono estis forlasita minejo, kies resursoj estis elĉerpitaj. Samtempe ĉi tie estis kondiĉoj taŭgaj por bruligi rubaĵojn, do ni elektis tiun ĉi lokon kaj konstruis bruligejon kun la povo de 3 mil tunoj. Tiam tia projektita povo estis de la plej granda skalo kiel unufoja investo en Azio. Ni celis starigi modelon de propagando, kaj ankaŭ solvi la problemon de rubaĵoj en Pekino.


    Kia estas estonta projekto?


    Kiam ni konstruis tiun ĉi bruligejon, ni projektis ankaŭ parkon ĉirkaŭ ĝi kiel zonon de recikla ekonomio en okcidenta Pekino. En la zono estas planata la konstruado de diversaj pliaj instalaĵoj: ekzemple, plia bruligejo de rubaĵoj, prilaborejo de kuirejaj rubaĵoj, produktejo de bio-diseloleo el uzita manĝoleo, traktejo de konstruaj rubaĵoj, kaj tiel plu. Nun la prilaborejo de kuirejaj rubaĵoj jam funkcias, kaj ĝia kompleta prilabora sistemo ekfunkcios en aŭgusto aŭ septembro. Kaj nun ni planas la duaperiodan projekton por starigi alian bruligejon kun povo de same 3 mil tunoj. Tio pligrandigos nian forton trakti rubaĵojn farante grandan kontribuon al la rilata kapablo de la tuta Pekino.


    Ĝis nun ni vidis, ke en tiu ĉi bruligcentro de rubaĵoj oni utiligas tre modernajn teknikojn por bruligi kaj trakti rubaĵojn.


    Ni esperu, ke en Ĉinio pli kaj pli multiĝu tiaj bruligcentroj de rubaĵoj, helpu homojn konsciiĝi pri la neceso de ŝparado kaj klasifikado de rubaĵoj, kaj fine kontribuu al la efektivigo de la devizo "Bela Ĉinio".


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments