El Popola Ĉinio>头条新闻>

10 brilaj frazoj de Xi Jinping en fermo de la 1-a sesio de la 13-a TPK

| 2018-03-22
Bookmark and Share

La 20-an de marto en la Popola Halo de Pekino fermiĝis la 1-a sesio de la 13-a TPK. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris paroladon. Fotis Yao Dawei, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


    Matene de la 20-a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la fermo de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). La parolado estas kuraĝiga kaj entuziasmiga. Ni kune lernu liajn 10 brilajn frazojn. 


    1. Ni devas ĉiam meti la popolon en la plej altan lokon en nia koro, ĉiam servi la popolon tutkore kaj tutanime kaj ĉiam klopodi por interesoj kaj feliĉo de la popolo.


    2. La popolo estas kreinto de la historio kaj popolanoj estas veraj herooj. La disvolvadon de la ĉina nacio, de stariĝo al riĉiĝo kaj potenciĝo, ni ŝuldas al penado de la ĉina popolo.


    3. De la antikveco la ĉina popolo bone scias, ke en la mondo ne estas bona afero senfare ĝui alies laborfruktojn. Feliĉo venas el pena laboro.


    4. La ĉina popolo kredas, ke kiom alta la monto estas, se vi daŭre grimpas, vi povos atingi la pinton. Kiom longa la vojaĝo estas, se vi daŭre iradas, vi povos atingi la celon.


    5. Ŝanĝi la planon en realon estos nova Longa Marŝo. La vojo estos tre longa, tamen tempo atendos neniun.


    6. Per sia propra sperto, la ĉina popolo profunde konsciis, ke unuiĝo estas forto kaj ĝi puŝos nin antaŭen. Fragmentigita lando ne evoluos nek progresos.


    7. Subteno, aprobo, kontentigo kaj akcepto de la popolo estas la sola mezurnormo de nia tuta laboro.


    8. La ĉina popolo havas firman volon, sufiĉajn fidon kaj kapablon por venki secesiajn agojn en ĉiu formo. La ĉina popolo kaj ĉina nacio havas la komunan konvinkon, ke eĉ unu colo de nia lando ne estos kaj ne povos esti apartigita de Ĉinio.


    9. La sinceraj aspiro kaj agadoj de ĉina popolo por konstribui al la paco kaj disvolvo de la homaro ne devas esti interpelaciitaj kaj misinterpretitaj de iu ajn homo. Justeco fine sukcesos. 


    10. La nova erao apartenas al ĉiu homo, kaj ĉiu homo estas atestanto, kreinto kaj konstruanto de la nova erao. Nur se ni unuiĝos kaj penados kune, neniu forto povos haltigi ĉinojn survoje al ilia revo. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments