El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senŝofora aŭto en Ĉinio en 2018

| 2018-03-21
Bookmark and Share


    Dum la lastaj jaroj senŝofora teknologio estas multe atentata. Kia estos senŝofora aŭto? Kiam senŝofora aŭto ekservos? Kiujn ŝanĝojn ĝi alportos krom liberigo de manoj?


    Li Yanhong, ĈPPIK-membro kaj prezidanto de direkcio kaj ĉefa administranto de la kompanio Baidu, diris en la 15-a de marto, ke ĉi-jare senŝofora aŭto estos malgrandskale produktita. Li diris ankaŭ, ke Baidu, kunlabore kun la pasaĝeraŭta kompanio King Long, fabrikos la senŝoforan aŭton Apollo. En la komenca periodo, tiu buseto servos ĉefe en turismejoj, kajoj aŭ sur relative fermitaj vojoj. Ekde la venonta jaro Baidu kunlaboros kun aliaj grandaj aŭtokompanioj por produkti senŝoforajn aŭtojn por familia uzo. Li Yanhong diris: "Sur la ekspresa aŭtovojo inter Pekino kaj Ŝanhajo vi povos 'kaj gustumi fonduon kaj kanti' ĝis kiam la aŭto avertas vin, ke ĝi baldaŭ eliros de la ekspresa aŭtovojo."  


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments