El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusaj ĉinoj atendas, ke la novaj gvidantoj gvidu Ĉinion al nova vojaĝo

| 2018-03-19
Bookmark and Share

La 17-an de marto en la Popola Halo de Pekino okazis la 5-a plena kunveno de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Xi Jinping estis elektita kiel prezidanto de Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉina Popola Respubliko. Fotis Xie Huanchi, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.


    La 17-an de marto la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso elektis novajn gvidantojn de Ĉinio. Xi Jinping estis elektita kiel prezidanto de Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉina Popola Respubliko. Fremdlandaj ĉinoj esprimis, ke ili firme subtenos la novajn gvidantojn, kaj kredas, ke ili certe povos gvidi ĉinojn en konstruado de ĉiuflanke bonhava socio kaj estigo de nova fazo de disvolviĝo de socialisma moderna lando. 


    Wu Hao, prezidanto de la Rusa Junulara Federacio de Elmigrintaj Ĉinoj, diris, ke dum la lastaj kvin jaroj en Ĉinio okazis historiaj ŝanĝoj, estis solvitaj multaj malfaciloj, kiujn oni volis solvi, tamen sen sukceso dum longa tempo, estis plenumitaj multaj gravaj aferoj, kiujn oni volis fari sed ne plenumis antaŭe, kaj pro tio Ĉinio gajnis aplaŭdon de la mondo. Ili kredas, ke la novaj gvidantoj povos gvidi ĉinojn konstrui ĉiuflankan bonhavan socion kaj inaŭguri novan fazon de disvolviĝo de socialisma moderna lando.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments